Saltu al enhavo

Diskuto:Metroo de Porto-Alegro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kompleksa mapligila mapo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis interesan mapon en la franca artikolo fr:Métro de Porto Alegre, kiu baziĝas sur la tiea ŝablono fr:Modèle:Carte métro avec OSM. Ĉu ni eble eĉ transprenu la nomitan ŝablonon? Se jes, kiel eblus traduki la titolon? - Se mi ĝuste komprenas la ŝablonan fontokodon, transpreno devus funkcii, ĉar la uzataj parametroj de "mapligilo" ankaŭ ekzistas ĉe ni. - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:05, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus kreis mapligilan ŝablonon ({{Rapid transit OSM map}}), sed surbaze de la angla versio en:Template:Rapid transit OSM map. Kaj mi kuraĝis aldoni novan mapon al nia artikolo. Por tio mi devis iomete repoziciigi la bildojn, ĉar alie estus tro da malplena spaco en la artikolo. Tlustulimu (diskuto) 08:03, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton @Tlustulimu, Gratulojn pri la nova ŝablono ke vi kreis laŭ la angla.
Ĉu vi povantus krei pli da ŝablonoj kiel la jam ekzistanta Ŝablono:Cycling race/listofwinners por diversaj sportoj, gravaj konkurencoj aŭ premioj? Tiuj povus ŝpari multege de laboro kaj plua mastrumado de enhavo. Dankon pro via konsidero kaj klopodo. Sj1mor (diskuto) 08:17, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]