Diskuto:Mezoriento
Um. Mi pensas, ke Bertilo ie opiniis kontraŭ tio ĉi.
- La koncepto estas malklara. Ĉu Turkio, Ĉipro, Sudano, Jemenio, Kaŭkazo estas Mezoriento?
- La koncepto estas eŭropisma, fakte londoncentrisma.
- Franclingvanoj, ĉu, nomas ĝin Proksima Oriento.
Do, pli bone klarigi tion ĉi kaj malrekomendi ĝian uzon en Vp, krom en citaĵoj. Legu ankaŭ en:Middle East -- :) 01:41, 23. Apr 2003 (UTC)
Mi donis mian opinion pri la esprimo "Mezoriento" (aŭ "Meza Oriento") en la paĝo Diskuto:Evitendaj Eŭropcentrismoj.
Cetere, la ĝustaj landnomoj estas Kipro (ne "Ĉipro", sed eblas "Cipro"), kaj Jemeno (ne "Jemenio").
Bertilow 09:47, 23. Apr 2003 (UTC)
Se la koncepto estas malklara, tiam skribu ion pri la malklareco en la artikolo. Laŭ mi, tio vere gravas por ke homoj sciu pri la termino de Mezoriento. --Chuck SMITH
Kompreneble la esprimo estas diskutebla, sed fakto estas ke ĝi estas uzata, ke oni povas trovi ĝin en la literaturo kaj vikipedio devas ankaŭ klarigi troveblajn esprimojn eĉ se oni pôvas sugesti ŝanĝi ilin pro la menciitaj kaŭzoj. -- ArnoLagrange 16:03, 24. Apr 2003 (UTC)
Hmmm... ĉu "Eŭropcentrismo" aŭ "Eŭropocentrismo" pli bonas? --Chuck SMITH
Ekde kiam estas israelo ne en la Mezoriento? Bonvolu aldoni pruva/j fonto/j.
Komencu diskuton pri Mezoriento
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Mezoriento.