Diskuto:Milano
Aspekto
Ĉu leginda?
[redakti fonton]La artikolo estas longa kaj ne malinteresa, sed skribita en lingvaĵo je certa parto esperantlingva, iom itala kaj iom fantazia... Necesus komplete traduki la tekston al normala Esperanto: Mi dubas, ĉu en la nuna formo ĝi meritas la etikedon "leginda".
ThomasPusch 20:25, 27. Okt 2008 (UTC)
- Mi tre miras ke tiu artikolo sukcesis fariĝi "leginda" - mi jam faris kelkajn korektojn sed restas multo farenda, interalie "la + jaro", kie "la" estas superflua, ŝablonigo de datoj, inter-artikolaj ligiloj, forestas sekcioj "kulturo" kaj "administrado"... Fi! --Dominik 17:50, 23. Feb 2010 (UTC)
- Kiu donis al la artikolon la atributon "leginda"? Ĝi pro amaso de malplenaj ĉapitroj tutcerte ne estas tia. Mi tial pledas por forpreno de la atributo. --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 19 Jun. 2013 (UTC)
- @Tlustulimu: Mi hazarde ĵus vidis ke ĝin proponis por legindeco Marcos je 09:38, 3 jun. 2008 - tiam ĝi aspektis kompare dece, havis fotojn kaj blazonon kiuj poste forpreniĝis el la komunejo kaj tute ne havis ruĝajn ligilojn. Tiam sendube okazis pozitiva voĉdono, kaj ekde rezulto de la voĉdono la teksto estis leginda. Eblas facile fuŝigi ĉiun tekston, ankaŭ legindan aŭ elstaran, se oni ne daŭre atentas, kaj daŭre atenti pri ĉiuj tekstoj simple ne eblas. Mi eĉ dubas ĉu nun valoras la penon iniciati formalan voĉdonon por mallegindigo (en VP:NPLA). Mi provizore metis super la "leginda" teksto kritikan keston "polurinda", kaj esperas ke eblas ankaŭ sen puna malklasigo rebonigi la tekston...
- Kiu donis al la artikolon la atributon "leginda"? Ĝi pro amaso de malplenaj ĉapitroj tutcerte ne estas tia. Mi tial pledas por forpreno de la atributo. --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 19 Jun. 2013 (UTC)
Esperanto en Milano
[redakti fonton]Ĉu vere "Milano estas sidejo [...] de la Universala Esperanto Asocio (UEA), de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) [...]"? --aldonis, sen subskribo, uzanto Jorge CAMACHO je 20:36, 30 okt. 2008
- Vere estis bone atentigi pri la evidentaj malĝustaj informoj. Kvankam mi aŭ Kani en la monatoj antaŭ oktobro 2008 korektis ion supre en la paĝo, ni evidente ne tralegis la plenan tekston, ĝis la eraroj pri TEJO, UEA kaj IKUE, kiuj estis tute sube (mi ne scias ĉu iam IKUE havis sian sidejon en la urbo, tiom bone mi ne konas tiun asocion aŭ fakgrupon, sed ĉiukaze en 2008 certe ne). Mi nun prenis al mi la tempon trovi kiu fine trovis kaj forigis la eraron: estis uzanto Surfo je 16:40, 8 dec. 2008, kiu aldonis redaktoresumon "forigis okulfrapajn malĝustaĵojn". Prave! ThomasPusch (diskuto) 20:15, 1 nov. 2024 (UTC)