Diskuto:Minado
Aspekto
Mi eĉ ne scias ĉu la frazo "Ĉi tie ekzistas tergasa minejo" estas tiom ĝusta. Mi mem, pensante pri mino, minejo aŭ minado, pensas pri solidaj substancoj, karbo, lignito, oro, arĝento, eĉ stonoj eblas, en aparta "ŝtonminejo", marmoro, granito, bazalto, kalkoŝtono... Sed gaso? Tamen la difinoj pri mino, minejo aŭ minado ŝajne ne antaŭvidas limigon laŭ speco de substanco. Tiel ankaŭ eblus "mini" petrolon kaj akvon, tergason kaj oksigenon - tutegale ke almenaŭ minado de akvo aŭ oksigeno ŝajnus al mi groteska vortuzo. ThomasPusch (diskuto) 10:31, 20 jun. 2023 (UTC)