Diskuto:Mohokoj
Aspekto
En la paĝo Lavalo ankoraŭ estis perdita ruĝa ligilo mohaŭkoj kiu evidente celas la saman "unuan nacion". Mi povas meti alidirektojn de la titolo "mohaŭkoj" al la paĝo "mohokoj", sed fakte nenie estas iu ekster-vikipedia referenco, ke la homoj vere en Esperanto nomiĝu mohokoj kaj ne ekzemple mohaŭkoj. Mi ne volas pridubi la titolon mohokoj, nur volas alvoki ke estus tre bone noti ekster-vikipedian referencon, se io tia troveblus ie en vortaro, aŭ la esperanta literaturo aŭ gazetaro. ThomasPusch (diskuto) 21:51, 15 maj. 2024 (UTC)
- En la teksto Pauline Johnson eĉ paralele uziĝis ambaŭ formoj: "en la mohoka lingvo" kaj "estis tribestro mokaŭka"... Nun mi unuecigis ambaŭ formojn al la mohoka lingvo kaj la etno mohokoj, des estas signo ke la vikipedia redaktado ankoraŭ ne tute certas pri la nomformo. ThomasPusch (diskuto) 12:11, 31 jan. 2025 (UTC)