Diskuto:Naskiĝo de Jesuo
Atenton
[redakti fonton]Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 7 feb. 2024 (UTC)
Plej dubindaj ruĝaj internaj ligiloj
[redakti fonton]Mi ĉiukaze juĝas, ke la ruĝaj vikipediaj ligiloj pri "la tieldirita Teorio de la du fontoj" pri sendependa redakto de la du Evangelioj de Mateo kaj Luko kaj la "tradicia datado de la naskiĝo de Jesuo al la jaro 1 a.K." estas temoj tiom ekstreme teologie specifaj, ke ne mirigas ke mi ne trovis iun ajn alilingvan vikipedian tekst(et)on pri ili, kaj ne miras ke ili ankoraŭ estas tiom ruĝaj kiom en decembro 2013, antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam la tiam kristanisme fervora uzanto "Ludovica" metis ilin. Mi tre dubas ke tio ŝanĝiĝos dum la sekvaj dek jaroj, kaj forprenas la du ruĝajn internajn ligilojn - sed la frazoj same funkcias kun simpla teksto pri "la tieldirita teorio de la du fontoj" kaj "tradicia datado de la naskiĝo de Jesuo", sen ruĝaj literoj!
Pri aliaj ruĝaj ligiloj de preskaŭ same specifaj temoj, kiel "Loko de la naskiĝo de Jesuo (vidu Mi 5,1 - naskiĝo en Betlehemo)" supozeble estos bone ankaŭ transformi ilin al simpla teksto: Kial damne postuli propran enciklopedian artikolon pri la demando de Loko de la naskiĝo de Jesuo, se la posta aldono jam informas ke laŭ la duonfrazo "Mi 5,1" en la Malnova Testamento laŭtradicie temis pri Bet-Leĥem???? Laŭ mia scio ĉiuj kristanaj eklezio konsentas kun la antikva aŭguro de la Malnova Testamento (alivorte la Tanaĥo aŭ Hebrea Biblio), do la demando estas principe respondita - kompreneble iuj teologoj aŭ hobiaj pensiuloj ĉiam povas elpensi iujn hipotezojn, tamen dubindas ĉu tiam ateistaj esperantlingvaj administrantoj devos krei enciklopediajn artikolojn pri tiuj hipotezoj, se por ili eĉ en la angla, itala, latina aŭ hispana lingvoj ne estas iu ajn enciklopedia artikolo... Sed ĉar mi ne povus por ĉiuj tiuj temoj nun enketi ĉu eblus trovi iun ajn alilingvan vikipedian tekst(et)on aŭ informeron en vikidatumoj pri ili, mi nun ankoraŭ ne tuŝas tiujn aliajn same dubindajn ruĝajn internajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 7 feb. 2024 (UTC)
tajperaro?
[redakti fonton]"ankaŭ de iuj apokrifaj evangelioj, kie ĝi estas riĉigita per miraklaj aparartaĵoj kaj aspektoj. Konsiderinte ilian malfruan alestiĝon kaj ilian inklinon..."
Sj1mor (diskuto) 04:46, 9 maj. 2024 (UTC)
Kompreneble serio de tajperaroj. La vorto tuj antaŭ la citaĵo, "prisktibita", aparte frape estas tajperaro - ĝi evidente devus esti la vorto "priskribita". Mi ricevas kapdolorojn legante tiom fuŝajn kaj lingve kirlitajn frazojn...ThomasPusch (diskuto) 16:55, 8 okt. 2024 (UTC)
Alia fuŝo
[redakti fonton]Alia fuŝo koncernas la popolnombradon kaj lige kun tio la imposto al la romia imperio. Ludovica por tio kreas ruĝan ligilon popolanombro de Kvirinio, sed mem en alie frazo nomas la aferon "popolnombrado de Kirenio". La homo al kiu aludas la du malsamaj vortoj estis la romia senatano Publius Sulpicius Quirinius (n. ĉ. 45 antaŭ nia erao, m. en 21). Mi trovis ke laŭ la esperanta nova testamento de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando en Luko 2.2 estas la duonfrazo kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Do laŭ la esperantaj referencoj la homo Quirinius devas havi esperantan nomon "Kirenio", kvankam mi ne komprenas kial la tradukintoj de la esperanta nova testamento tiom distordis la latinan nomon, kaj supozeble neniu alia komprenas. Sed formon "Kvirinio" mi trovis en neniu esperanta teksto krom en tiu ĉi eraroplena teksto. Bonvenus esperanta teksto sub origina latina titolo pri la romia senatano Publius Sulpicius Quirinius d:Q313398, sed mi nun ne pretas investi mian tutan vesperon al bibliaj temoj, kaj ne komencos la artikolon. Ĉiukaze klaras ke la ruĝa ligilo popolanombro de Kvirinio estas tutcerte fuŝa kaj devas nomiĝi "popolnombrado de Kirenio". ThomasPusch (diskuto) 17:37, 8 okt. 2024 (UTC)