Saltu al enhavo

Diskuto:Natura parko Alta Taĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malnova titolo "Natura parko de Alto Tajo" estas problema en Esperanto, ĉar ĝi de lingvo-komencantoj facile miskompreneblas kvazaŭ esperantlingva. Sed "Alto" estas hispana adjektivo, nur hazarde kun o-finaĵo, do esperante "alta", kaj Tajo, prononcenda [Taĥo], nepre ne [Tajo] en Esperanto estas Taĵo. Aparte la ligovorto "de" ŝajnigas ke tie dufoje du esperantaj vortoj estus ligitaj, sed ne: la signifo estas duonesperante-duonhispane «Natura parko "Alto Tajo"» aŭ plene esperante «Natura parko Alta Taĵo». Kial ne plene traduki la nomon? Tiel ankaŭ faras la franca (Parc naturel du Haut-Tage) kaj galega (Parque Natural do Alto Texo), kataluna (Parc natural de l'Alt Tajo) kaj portugala (Parque Natural do Alto Tejo)... ThomasPusch (diskuto) 19:41, 28 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]


@Kani: Alia problema ero ankoraŭ estas la ruĝaj ligiloj:

Citaĵo
 Aliaj specioj vegetaj gravaj estas ... Tilia platyphyllos kaj Tilia acerion.

Speciale protektitaj plantoj estas :

Speciale protektitaj mamuloj estas:

La formon "Tilia acerion" mi trovas ankaŭ en la hispana teksto, sed ne estas paĝo Tilia acerion en la hispana vikipedio, katalune kaj hispane nur troveblas "boscos de Tilio-Acerion", do arbustoj aŭ arbaretoj "Tilio-Acerion", sen ke en tiuj lingvoj oni iel klarigus la nomon "Tilio-Acerion". Nur en la dana (!) estas la paĝo da:Tilio-Acerion, kiu klarigas ke simple estas plantokomunumo (dane plantesamfund) el tilio (dane Lind) kaj acero (dane Ær). Laŭ tio "Tilia acerion" ne (!) estas iu malofta specio sed simple tilio plus acero. Pri la aliaj ruĝaj ligiloj mi ne same detektive spuris, sed same mi pridubas la verecon de la asertoj.

Bone,

Mi iom dubas, ĉu Atropa baetica, kiun aliaj vikipedioj nomas "unu el plej raraj plantoj" vere urĝe meritas propran esperantan artikolon, mi mem juĝus ke la multe pli ofta ĝenro Atropo (d:Q161802, PIV 2020) pli necesus ricevi esperantan artikolon. Sed ĉiukaze mi ankaŭ ne volas simple forigi la ruĝajn ligilojn, ŝanĝante dubindajn asertojn kiel la ekzisto de iu "Tilia acerion" en simplan tekston, se eble parto de la asertoj simple ne estas vero! --ThomasPusch (diskuto) 19:57, 28 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]