Diskuto:Naturamikoj
Aspekto
Naturamikoj ekzistas ankaŭ ekster la menciita organizo. Tial oni devus splitigi al ĝenerala kaj organiza dokumento. --Illuminatus 15:05, 18. Apr 2008 (UTC)
- Nu, la internacia organizaĵo en Esperanto nomatas kaj ĉiam nomatis simple "Naturamikoj". Oni povus nomi la tekston "Naturamikoj (internacia asocio)" kaj fondi apartan artikolon "naturamikoj" pri ĉiaj homoj kiuj asertas ke ili iel amikas al naturo, sed mi dubas ke tia kunskrapita informaro nomeblus enciklopedia artikolo kaj pensas ke tiaspeca teksto ankoraŭ ne ekzistas en iu alia lingva versio de Vikipedio. Pli problema laŭ mi estas, ke nun la alidirektilo Esperanta Naturamikaro simple direktas ĉi tien, kaj la artikolo duone aspektas kvazaŭ ĝi temus pri la nova societo Esperanta Naturamikaro de 2010, ne pri la ĝenerala, grandparte ne-esperantlingva internacia asocio "Naturamikoj". Krompreneble la temoj de internacia asocio kaj ties esperantlingva fakgrupo proksime ligiĝas, sed - jam por havi konvinkeblajn interlingvajn ligilojn - mi opinias ke necesas disigi la paĝojn Naturamikoj (de 1895) kaj Esperanta Naturamikaro (de 2010), samkiel la antaŭa esperantlingva fakgrupo TANEF (de 1951) ankaŭ havas propran artikolon. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 3 nov. 2024 (UTC)