Saltu al enhavo

Diskuto:Nelly Darbois

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Nelly Darbois,

kontribuas kiel vikipediisto NDrbs (diskuto kontribuoj).

@NDrbs: La prononata, ankoraŭ ne oficiala regularo Vikipedio:Membiografio avertas ke "verkado de membiografio estas malrekomendata, esceptokaze ke aliaj vikipediistoj tion agnoskis", tio signifas ke aliaj vikipediistoj aprobas la paĝon, juĝas la biografion menciinda kaj la referencojn konvinkaj. Mi ĉi-kaze volas doni tian aprobon: mi estas konvinkita pri la menciindeco de la biografio en esperantlingva enciklopedio kaj trovas la referencojn konvinkaj. Alternativo estintus timeme kaŝi sin, ne ensaluti, unue redakti kvar aliajn paĝojn kaj tiam meti la biografion, mensogante ke oni estas iu alia homo sed volas resti anonima. Sed tio estus mensogo: mi multe pli aprezas la sincerecon en la redaktoresumo noti "Temas pri mia propra paĝo. Se tio ŝajnas al vi ne konvena, vi kompreneble povas senprobleme nuligi la kreon de la paĝo. Amike, Nelly". Tiel oni povas multe pli facile kontakti kun la paĝokreinto ol se tiu kaŝus sin en anonimeco, kaj ĝenerale en malferma enciklopedio sincereco kaj transparenteco laŭdindas. Mi certas ke ankoraŭ troveblas dua regula redaktanto kiu same juĝas kiel mi, kaj tiel la escepta kazo de la supra regularo validos. ThomasPusch (diskuto) 12:51, 9 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Aparte de la supre skribata, mi en la teksto ĵus plibonigis la referencon La Ondo de Esperanto 2015, numero 7, p8, kaj mi pensemas ke estus pli elegante meti frazon pri la organizaĵo Wikiconsult en la tekston kaj meti la organizaĵan retejon kiel referenco, por dekomence kontraŭagi iun eventualan plendon ke la retejo povus esti komerca varbaĵo - tion mi ne jam mem faris, sed nun nur prezentas mian penson. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 9 nov. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, dankon pro tiuj klarigoj! Bone, mi tuj faros la ŝanĝon, kiun vi sugestas. Kore,NDrbs (diskuto) 05:42, 11 nov. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi subtenas la tenadon de la teksto.--kani (diskuto) 12:13, 14 nov. 2024 (UTC)[Respondi]