Diskuto:Nova Partio Kontraŭkapitalisma (Francio)
Aspekto
Por nomo de partio aŭ politika movado, mi obeas la sekvantajn regulojn, kiujn ankaŭ aliaj aŭtoroj uzas en vikipediaj artikoloj :
- Ĉiuj gravaj vortoj komenciĝas per Majusklo : Eŭropa Popola Partio, Kristandemokrata Unio de Germanio
- Ĉiuj adjektivoj staras antaŭ la substantivo : Eŭropa Popola Partio
- Se estas pluraj substantivoj, ili staras je la sama pozicio kiel en la originlingva nomo : Kristandemokrata Unio de Germanio, "Movado Rezistoj", "AĉetPovo - Senlaboreco - Taksoj - Enmigrado - Nesekureco - Entreprenistaĉoj - Detruo de ŝtata Servo"
- La nomo de la lando estas aldonita interkrampe se ĝi ne jam estas en la nomo de la partio por ebligi la uzon de la sama nomo de partio en alia lando : Eŭropa Popola Partio, Demokrata Movado (Francio)
Tial mi aldonis la alidirektan artikolon Nova Kontraŭkapitalisma Partio (Francio) obeante la antaŭajn regulojn, kvankam mi opinias ke oni devus korekti la titolon kaj la tekston de la nuna artikolo.
Aliajn ekzemploj estas troveblaj en artikolo Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio.--Xian (diskuto) 10:16, 7 Apr. 2014 (UTC)
Komencu diskuton pri Nova Partio Kontraŭkapitalisma (Francio)
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Nova Partio Kontraŭkapitalisma (Francio).