Saltu al enhavo

Diskuto:Oligoelemento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas interese vidi la diferencojn inter la listoj en la vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj. Mi supozas, ke ĉi tiu artikolo estas tradukita el la germana. (Ĝuste la referenco al "de" mankis!) Arseno estas menciita en la germana kaj hispana artikoloj, sed ne en la angla kaj franca.

Mi trovis, ke ĝi necesas ĉe hundoj por kresko, sangoprodukto. Ĉe homoj la efiko nekonatas.

La artikolo ne klarigas, ĉu temas pri homoj aŭ pri animaloj ĝenerale, kaj ĉu la elementoj estas bezonataj por la vivo, aŭ nur por bona sano.

Cetere, mi pensas, ke kalio estas vivnecesa por homoj, sed ĝi ne estas menciita.

la nocio Oligoelemento troviĝas eĉ en PIV!