Diskuto:Olimpio
Olimpio (greke Ολυμπία) vere estas la oficiala esperanta vorto pri la sanktejo en antikva Grekio - klaras ke Olimpo estas mitologia loko tute aliloke en antikva Grekio, kie laŭ la mitologio vivis la helenaj dioj. Olimpiado estas simple tempointervalo, nome intervalo de kvar jaroj, laŭ kiuj orientiĝis la konataj sportaj ludoj kutime nomataj Olimpikoj (aŭ "olimpiaj ludoj") en antikva Grekio kaj en la moderna epoko. La lastatempe pli kaj pli uzata vorto "olimpianoj" por sportistoj aktivaj en Olimpikoj tamen estas dubinda: se "olimpano" estas simple rolulo de helena dio en la monta dia komunumo "Olimpo", "olimpiano" certe indikas homon forte enhave ligitan al la arkeologia loko, ĉu antikvan pastron aŭ modernan historiiston aŭ muzeogardiston. ThomasPusch (diskuto) 08:13, 15 aŭg. 2024 (UTC)