Saltu al enhavo

Diskuto:Optimisto (velboato)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La alto sub la akvosurfaco sen stabiligilo ŝajnas ne ĝusta. --Hans Eo (diskuto) 16:11, 17 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Laŭ la germana vikipedio ("Tiefgang") tamen jes. Kalkuli la centimetrojn sub la akvosurfaco kun stabiligilo ne sencus, ĉar oni povas libere suben- kaj suprentiri la stabiligilon, sed mi supozas ke la kalkulo inkluzivas la stirilon, kiun jes ankaŭ eblus teorie forpreni, sed tiam velado ne plu eblus, do ĝi konsidereblas integra parto de la ŝipo (samkiel la masto, kiun ankaŭ eblus facile forpreni, sed tiam la ŝipo same ne plu funkcius)... ThomasPusch (diskuto) 17:07, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

La artikolo velŝipo trafe klarigas: "Oni kutime parolas pri velboato se temas pri iom malpli granda veturilo, kiun oni uzas por sporti aŭ libertempi. Velŝipo estas pli granda kaj estas uzata ĉefe por transporti ŝarĝon aŭ pasaĝerojn. Ne estas facile difini ekzaktan limon inter ili." Tamen tute klaras ke Optimisto tute ne taŭgas por transporti signifan ŝarĝon aŭ pasaĝerojn kaj ĝi estas unu el plej malgrandaj boatoj uzataj por velado, en kiu nur estas loko por unu aŭ du infanoj, apenaŭ por unu plenkreska homo. Do ĝustas ke la teksto jam nun grandparte uzas la priskribon "velboato", aŭ la miniaturan nomigon "ŝipeto" kaj malĝustas la titolo "optimisto (velŝipo)". Mi sekve konordigas tekston kaj titolon, kaj movas la titolon al nova formo "optimisto (velboato)". ThomasPusch (diskuto) 10:07, 14 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]