Saltu al enhavo

Diskuto:Ordeno (eklezio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto en monaĥejo ne nomatas fantazie "kruckoridoro", sed en Esperanto nomatas klostro - rigardu en vortaro, ne necesas inventi iujn strangajn tute novajn vortojn, la plej multaj vortoj en Esperanto ekde preskaŭ 150 jaroj estas. ThomasPusch (diskuto) 19:08, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Simile la frazero ke la anoj "laboras kaj portas ordenan veston (habiton)." "Esperanta vorto" habito ne estas en PIV, ne en Reta Vortaro, ankaŭ ne en Vikipedio kiel montras la ruĝaj literoj, kaj supozeble troveblas en tute nenia vortaro: kaj estas tiom malmultaj monaĥoj inter la esperantistoj, ke probable ne necesas apartaj vortoj por "monaĥa vestokompleto", "monaĥa subĉemizo" aŭ "monaĥa ŝtrumpo". Kvankam, en Esperanto ekzistas la vorto froko, monaĥa survesto kun kapuĉo. Mi ne scias ĉu "habit'" celas ĝuste tion, sed la vorto taŭgas kuntekste... Do mi ŝanĝas la frazeron al "laboras kaj portas ordenan veston kun kapuĉa survesto froko". ThomasPusch (diskuto) 19:19, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj tion kion la teksto nomis "ordena promeso", en Esperanto estas religia voto. Mi ne scias ĉu en iu vikipedia lingvo estas aparta paĝo pri "aparte monaĥaj aŭ monaĥinaj religiaj votoj", kaj se jes ĉu indas la energio aparte kopii tiun paĝon kaj fari tian paĝon ankaŭ en Esperanto, sed provizore la vikipedia teksto religia voto bone kovras tion kion la imagita titolo ordena promeso ne kovras, ĉar neniu kreis tekston de tia temo - do mi ŝanĝas la neekzistan titolon "ordena promeso" al blua interna ligilo religia voto. ThomasPusch (diskuto) 19:30, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]