Diskuto:Orienta platgermana lingvo
Etoso
kion signifas "enfadiĝas"? Laŭ vortaroj "fado" signifas ...sinsekvaj plimalfortiĝoj kaj kaj plifortiĝoj ... en radioriceviloj
Ĉu devus esti fadeniĝi aŭ fandiĝi? --Hans 03:35, 13. Jun 2007 (UTC)
- Ĝuste tion: dum oni iras okcidenten oni trovas ke la orienta dialekto iom-post-iom plimalfortiĝadas (malaperadas) favore al la okcidenta kiu respektve iom-post-iom plifortiĝadas. Tio signifas ke tute ne ekzistas klara are-limo inter la du dialektoj. Almenaŭ tion pretendas la originala artikolo en la anglalingva Wikipedia. Mi havas nenian personan scion pri la koncernaj dialektoj.
- Prave, ke PIV mencias nur "radia kaj aŭda (mal)fortiĝado aŭ (mal)aperado" (mi koncizigis). Benson CEED (eĉ pli neoficiala vortaro ol PIV) diras ĉe fade to fade in: enfadi; to fade out: forfadi. Se mi ne eraras la originala kerna senso de la angla vorto fade koncernas iom-post-ioman malaperon de koloroj, sed kompreneble la nuna ĝenerala senso estas pli ampleksa.
- Mi uzis ripetitan prefikso-prepozicion en + akuzativo, ĉar temas pri ia (media) fariĝo, simile al en la esprimo traduki X-on en la Y-an. Sed eble tio estas anglismo? (La originalo diras: fades into.)
- La sufikso -iĝ- ŝajnas redunda kaj ne superklara. Tamen, denove se mi ne eraras, (mi povus iom serĉi) Zamenhof klarigis ke en tiaj verboj (netransitivaj pri statŝanĝo) -- li ekzempligis la verbon mortiĝi -- tiu sufikso -iĝ-- insistas pri tio ke neniu respondecas pri la afero. Konsentite, ke tia insisto ne necesas ĉi tie.
- Mi uzis la adverbon fande nur por emfazi la malakrecon de la are-liom inter la dialektoj. Simple uzi "fandi" aŭ "fandiĝi" impresis min misgvida, ĉar ĝis mia scio ne temas pri dialekta are-divido kiu antaŭe estis akra.
- Mi hezitas usi "iĝadas" ĉar ne temas tiufraze pri tempa ŝanĝiĝo.
- Nekonante ian koncernan metaforon kun "fadeno" mi ne komprenas la sugeston pri "fadeniĝi".
- Esperinde vi povos sugesti pli trafan ankoraŭ koncizan esprimon, ke ĉiuj tuj kaj nemisgvidite komprenu. Mi ĉiam deziras plibonigi mian lingvan uzadon.
- Afable, Bill O'Ryan ☺ ₪ 09:15, 13. Jun 2007 (UTC)