Diskuto:P. L. Travers
Mi forigas el supre de la teksto la ŝablonon {{Sen fontoj}}, kiu kritike alvokis je alporto de eksteraj referencoj ekde septembro 2015. La alvoko efektive ne estis fruktodona, kaj la informoj, kiuj estas en la ĝerma teksto, fakte estas banalaj, tiel ke nur oni povus alporti eksterajn ligilojn al anglalingvaj verkistaj datumaroj, kiuj konfirmus la naskiĝjaron ktp. Tiaj eksteraj ligiloj laŭ la ideo de la interplektita retejaro de vikipedio nun devus flankigi la informojn en vikidatumoj, kaj per unu klako oni estas tie ka povas kontroli ĉu tiel estas. Se mankas iu referenco, plendu tie, ne ĉi tie. Kompreneble referencoj daŭre sencas kaj bonvenas, se iu informo enpreniĝis de ekster vikidatumoj, aparte de iu esperantlingva ekstera reta ligilo. Sed tiaj specifaj informoj ĉi tie ŝajne ĝis nun tute ne estas. Kaj kopii la (nacilingvajn) vikidatumajn informojn pri naskiĝjaro aŭ naskiĝloko de tie ĉi tien, nur pro principo, kaj post devi atenti ke oni sekvas ĉiun ŝanĝon de retejo en vikidatumoj, kiu tiam permane devas esti kopiita al la esperanta teksto, signifus ne kompreni ke vikidatumoj ĝuste celas esti komuna informfonto de ĉiuj lingvoversioj de la artikolo - kio estas tie, kalkuliĝas kiel parto de la esperantlingva teksto! ThomasPusch (diskuto) 14:17, 8 nov. 2024 (UTC)