Diskuto:Paleografio
Atenton
[redakti fonton]Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 22:29, 19 dec. 2024 (UTC)
Mi hodiaŭ pene pri 6 paleografoj kreis novajn tekstojn, fakte mi faris la minimumon, nur informkeston kaj malmulte pli ol 3 frazoj (foje eĉ nur 2), sed pro la peno aranĝi ke la novaj tekstoj ne estas orfaj, do neniuj aŭ tre malmultaj aliaj paĝoj ligas al ili, tamen necesis trakombi la tekstojn pri iuj universitatoj kaj akademioj, ofte estas maltro da informoj en vikidatumoj, kaj sekve la tuto kostis duonan tagon. Aldone al 4 internaj ligiloj, kiujn mi sukcecis bluigi sen devi krei novan tekston (fakte tiun pri la beneventa skribmaniero mi tute hazarde faris antaŭ 10 tagoj, kiam mi bezonis bluan ligilon por alia historia teksto), mi forigis 10 ruĝajn ligilojn ene de kelkaj horoj. Sed mi tiel ne daŭrigos kaj ne povos daŭrigi. Ĝenerale la ruĝaj ligiloj ĉi tie estas ekde kiam la uzanto Ludovica plantis ilin en aprilo 2011, antaŭ preskaŭ 14 jaroj, kaj kutime neniu esperantista uzanto interesiĝas pri tiom specifa temo. Se mi nun ĉesas mian febran ŝtopon de ruĝaj ligiloj, mi antaŭvidas ke la aliaj supozeble post pliaj 14 jaroj ankoraŭ tiel aspektas kiel antaŭ 14 jaroj. Tial mi ĝenerale alvokas grandanime forpreni ruĝajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 22:39, 19 dec. 2024 (UTC)