Saltu al enhavo

Diskuto:Palmira Castellvi de Heider

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krom se alportiĝos fidinda referenco, ke la germana X. Heider havis francan antaŭnomon Xavier ("Savje:'"), mi konsideras tion tajperaro kaj supozigas ke li havis germanan antaŭnomon Xaver ("Ksaver", e-lingve Ksavero). Sola trovebla dokumento pri li laŭ la nuna stato estas la listo de ĝedziĝoj esperantistaj en EdE, kie enŝteliĝis alia tajperaro kaj li nomatas "Haver", kio tutcerte ne ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 10:02, 17 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

@Mirmal: La aserton pri ŝia dato kaj loko de mortiĝo kaj ke ŝi mortis vidvine, do la edzo Xaver Heider mortis jam pli frue, metis vi jam en la unua versio de la teksteto en 2005. Certe vi havis iun presitan referencon pri tio, domaĝe ke vi ne notis ĝin. Se vi havus eblecon ankoraŭ retrovi tiun fonton, estus bonege ankoraŭ aldoni ĝin! ThomasPusch (diskuto) 10:19, 17 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri la edzo bedaŭrinde estas tute nenio en vikipedio, mi ankaŭ ne trovis ion utilan ekstere, tial mi ligas lian nomon (Q130313619) al la paĝo pri la edzino Palmira. ThomasPusch (diskuto) 10:21, 17 sep. 2024 (UTC)[Respondi]