Saltu al enhavo

Diskuto:Ponte Buggianese

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu, Sj1mor, kaj Moldur: Ni jam havis la temon en aliaj ŝablonouzoj de "informkesto urbo" - foje en vikidatumoj indikiĝas diversaj indikoj pri la parametroj "estas" (p31). Ĉi tie temas pri informo ke la unuo estus komunumo kaj frakcio (do ne komunumo). Tio sonas absurde, sed en vikidatumoj estas indiko ke ĝis la jaro 1883 temis pri frakcio kaj ekde tiu dato pri komunumo. Estas granda tento simple buĉi la informon pri frakcio en p31, ĉar kial pri negrava itala loĝloko gravus kiun statuson la loko havis antaŭ 150 jaroj, antaŭ du jarcentoj?? Sed en vikidatumoj, kiu apartenas al ĉiuj lingvoversioj, ne estas tiom simple buĉi informon kiu principe ĝustas, nur pro motivo ke ĝi strange aspektas en unu lingvoversio. Ni bezonus en la enportado de informoj pri p31 el vikidatumoj al eo-vikio iun filtrilon, kiu elfiltras la malpreferata(j)n rango(j)n [en vikidatumoj helruĝe], kaj se estas iu preferata rango [en vikidatumoj helblue], eĉ prenus nur tiun. Mi mem ne kapablas tiel programigi la ŝablonon "informkesto urbo", sed mi certas ke iel eblas, kaj la temo ankaŭ koncernas paĝojn pri vikipedie multe pli gravaj urboj. Ĉu iu el vi povus sukcesi pri tio??? ThomasPusch (diskuto) 20:31, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis la kodoN de P31 same kiel tiu de informkesto urbo. Ĉu nun pli bonas?
Krome, ekzistas Ŝablonoj
{{Informkesto urbo de Pollando}}
{{Informkesto urbo de Turkio}}
{{Informkesto urbo de Aŭstrio}}
kaj aliaj pri loĝlokoj, komunumoj kaj municipoj. Sj1mor (diskuto) 20:40, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Ekstreme pli bonas. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 22:38, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
La ŝablonoj {{Informkesto urbo de Pollando}} kaj {{Informkesto urbo de Turkio}} estas iom apartaj, ekzotikaj. En iliaj uzoj mi en vikidatmaro la fenomenon ankoraŭ ne rimarkis. Mi proponas adapti la kestojn nur kiam ni rimarkas ke efektive tie aperos la problemo.
Kaj {{Informkesto urbo de Aŭstrio}} entute nur uzatas en 8 (!) paĝoj, ĉiuj aliaj, multaj, pri Aŭstro uzas la "informkeston urbo". Tiujn 8 lastajn paĝojn mi proponus ankaŭ ŝanĝi al "informkesto urbo", atenti de ne estu iuj diskutpaĝaj ligiloj plu, kaj poste eblos facile seniĝi de tiu aparta informkesto. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Do kio pri tiuj
{{Komunumo en Svislando}}
{{Informkesto germania komunumo}}
{{Informkesto franca komunumo}}
{{Hispana komunumo}}
{{Informkesto nederlanda municipo}}
{{Informkesto ukraina municipo}}
{{Informkesto setloloko de Svislando}}
{{Informkesto setlejo de Rumanio}}
{{japana urbo}}
{{japana urbeto}}
? Sj1mor (diskuto) 04:46, 7 sep. 2024 (UTC)[Respondi]