Diskuto:Posejdono el Apameo
1
La du frazoj "Speciale interesa estas lia kontribuo al la doktrino de afektoj de la stoa. Li kontraŭis al opinioj de anoj de la antaŭa stoa." iritas. "Stoa" klare ne estas esperanta vorto, kaj laŭ kunteksto devus esti substantivo, ne adjektivo.
Se uzi fremdan vorton, oni devas a) meti ĝin en klinitajn literojn, b) indiki en kiu lingvo la vorto estas kaj c) aldoni klarigon esperantan pri kio temas. Ĉi tie poooovus eeeble temi pri la koncepto Stoikismo (greke Στοά = Stoá), sed mi tute ne scias, nur blinde divenas, ne volos nun profundiĝi en la temaron, kaj nepre ne volus meti nekonfimitajn kaj senreferencajn divenadojn en enciklopedion... ThomasPusch (diskuto) 12:30, 1 maj. 2024 (UTC)
2
Cetere... la homo greke nomita Ποσειδώνιος, Poseidónios, latine Posidonius, eventuale en Esperanto povus ricevi esperantigitan nomon Posidonioso, kvankam pli probable estus ke estus unu silabo malpli, do Posidonio, ĉar la -ος en Ποσειδώνι-ος estas finaĵo, kaj krome esperantaj vortoj ne estas pli longaj kaj komplikaj ol utilas. Mi tre bonvenigus eksteran fonton de la "esperantigita nomo Posidonioso", kvankam mi scias ke trovi eksteran fonton de esperantigita nomo pri tiom specifa temo ne estos facila tasko. Flanke: en la hispana kaj itala ankaŭ oni decidis pri formo "Posidonio", en la eŭropa portugala pri "Posidónio" - kaj en aliaj naciaj lingvoj iom simile, do eventuala esperanta formo "Posidonio" ne estus tiom ekzotika. Kaj tute flanke: ankaŭ la esperanta paĝo pri la asteroido nomata laŭ la antikvulo nomiĝas 13129 Posidonio, ne "13129 Posidonioso". Eĉ unuopaj paĝoj en la esperanta vikipedio kontraŭdiras sin reciproke. ThomasPusch (diskuto) 14:41, 29 jan. 2025 (UTC)
Mi tamen nun ankoraŭ investis 2 minutojn, iom pli zorge rigardetis la tekston, kaj vidis ke la informkesto kun informoj el la esperantlingve kompletigita vikidatumaro indikas kiel laborkampon de li "filozofio, antikva greka filozofio kaj stoikismo". A ha, do tamen mia blinda diveno de majo lastjara ne estis malĝusta!
3
Kaj krome la informkesto apud la teksta frazo "Li naskiĝis en Sirio, en Apameia (ruĝaj literoj, artikolo ne ekzistas) ĉe la rivero Orontes" indikas informon "naskiĝis en Apamea (bluaj literoj, artikolo sendube ekzistas)". Do la informkesto informas ke en la esperantlingva libera frazo simple estas unu troa -i-. Mi nun forigos la -i-, kaj ankaŭ en la teksto estos ĉio senerare. Ĉiam atentu, ĉu estas diferencoj inter simpla teksto kaj informkesto, kaj precipe: ĉiam estu singardaj kiam ligilo restas ruĝa kaj indikas ke artikolo ne ekzistas: povas esti ke esperanta teksto vere ne ekzistas, sed pli oftas ke simple oni ne ĝuste tajpis la esperantlingvan artikolan titolon !!!
4
Kaj plia iom pli eta eraro: la insulo ĉi tie nomata "Rodiso" ŝajne en Esperanto kutime nomatas "Rodoso". ThomasPusch (diskuto) 15:00, 29 jan. 2025 (UTC)
5
Cetere mi ĵus ankoraŭ trovis plian mskomprenon en la frazo "Li kontraŭis al opinioj de anoj de la antaŭa stoa, speciale Chrysippos." Kio estas Chrysippos?? - nomo evidente de greko, sen greka nomo, nur en mi-ne-scias-en-kiu lingvo?? En aliaj okcidenteŭropaj lingvoj, kiuj havas la literon "y" kiu ne estas en Esperanto, la homo facile troveblas, kaj tuj oni trovas ke en Esperanto ekzistas artikolo pri li sub la titolo Krizipo (greke Χρύσιππος = Ĥrisippos). Mi konsentas ke tiu esperantigo eble estas dubinda, sed estas ankoraŭ samnomulo Krizipo de Knido kaj aldone mitologia figuro Ĥrisipo (helene Χρύσιππος, latine Chrysippus), greke estas tute la sama nomo kaj ne klarigeblas kial en Esperanto estas du variaĵoj plene malsamaj. Sed ĉiukaze la ruĝaj literoj de la ne-esperanta formo Chrysippos indikas ke io misas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 15:13, 29 jan. 2025 (UTC)
@Filozofo kaj Claudio Pistilli: Mi nun post ankoraŭ pli detala legado de la teksto metis la avertan ŝablonon
Ĉu iu el vi, aŭ ambaŭ, kiuj ambaŭ havas inklinon al antikvaj grekaj temoj, povus finripari la tekston, aŭ senĝene forstreki dubindajn ĉapitrojn kaj nove verki ilin?? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 15:35, 29 jan. 2025 (UTC)
- Klare ke ankaŭ ankoraŭ necesas sondi kio estas la situacio pri la ruĝa aŭ pseŭdoruĝa ligilo pri Athenaios... ThomasPusch (diskuto) 15:53, 29 jan. 2025 (UTC)
Jam riparite: temas pri Ateneo el Naŭkrato (greke Ἀθήναιος Nαυκρατίτης, Athēnaios Naukratitēs)
Posejdono el Apameo?
[redakti fonton]Temas pri persono, kiu evidente estis nomita laŭ la greka dio Posejdono (ĝuste tia formo aperas jam en Fundamenta Krestomatio; kaj ReVo ĝin rekonfirmas kaj rekomendas, kvankam en PIV enestas alia formo, Pozidono, miaopinie malpli rekomendinda), kaj kiu devenis el Apameo.
Do, la titolo "Posejdono el Apameo" plene kaj kontentige solvus la problemon pri la nomo.
Tia titolo "Posejdono el Apameo" sekvas la kutiman modelon nomi antikvajn famulojn (ne nur en Esperanto), speciale, ĉar, kiam la saman nomon havas multaj homoj (kaj eventuale dio aŭ alia mit-ulo), la lokindika parto perfekte kaj nature efektivigas senambiguigon.
Amike, Filozofo (diskuto) 16:24, 29 jan. 2025 (UTC)
- Ĉar neniu kontraŭas, mi renomos la artikolon al "Posejdono el Apameo". Amike, -Filozofo (diskuto) 08:32, 8 feb. 2025 (UTC)