Saltu al enhavo

Diskuto:Prajmilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eble la malĝusta vorto estis elektita ĉi tie. Mi ne estas spertulo pri DNA, tamen "prajmo" estas eksplodaĵo, ĉu jes? Ankaŭ, mi ne eblas trovi ian trovaĵo per Guglo kun la vortoj: "Prajmilo" kaj "DNA". -- Yekrats 11:27, 23. Jan 2006 (UTC)

Jes, sed en la angla por paroli pri tio oni uzas primer (prajmilo), en la franca oni uzas amorce (prajmilo). Fakte, temas pri io kio ebligas subite ekigi la plilongigadon de la DNA. Tiu ideo pri prajmilo uzita en pluraj lingvoj en tiu kunteksto tute taŭgas laŭ mi.

En mia dulingva vortaro (francia-esperanta), "amorce" estas tradukita per prajmo. Plie en reta vortaro prajmo signifas eksplodilo. La internacia vortaro de mikroba genetiko (1994) proponas iniciatanton polimerigan:

"Iniciatanto polimeriga (primer): molekulo de polimero, ĉe kiu per ties plilongiĝo sinteziĝas pli da polimero sampeca"

Konklude, mi opinias ke prajmo sufiĉas kaj ke ne bezonas la sufiksaĵo 'ilo' por la senco.