Diskuto:Prezidanto (respublikestro)
Sorry, I don't speak esperanto, but this seems to be a duplication to prezidanto. /81.170.235.234 20:55, 28. Maj 2006 (UTC)
En plej multaj naciaj lingvoj ne ekzistas diferencigo inter prezidento kaj prezidanto, tial por anglalingva neparolanto de Esperanto eble estas iom komplike kompreni, sed la vortaro PIV jam dum 1970 klarigis, ke prezidanto estas vorto kun tri diferencigeblaj sociaj signifoj, kaj prezidento estas sinonimo por la lasta el tiuj tri ebloj - do pli klara, se oni parolas pri ŝtata prezidento, ol la pli malprecizaj vortoj "prezidanto" aŭ "ĉefo" aŭ "estro" aŭ simile... La artikolo ĝis nun diras, ke la vorto prezidento estus "laŭ PIV evidinda" - en mia PIV (unua, originala eldono) mi neniel trovas indikon por tio: La termino "prezidento" estas pli precize definita, kaj ĉar Esperanto strebas laŭeble eviti diversajn signifojn de sama vorto, ĝi tute preferindas al la termino "prezidanto (3)".
ThomasPusch 19:35, 11. Feb 2008 (UTC)
Rea titolŝanĝo
[redakti fonton]Mi ĵus reŝanĝis la titolon al "ŝtatprezidanto". Jen la klarigo (kiu bedaŭrinde ne aperas plene en la histori-paĝo): "En ĉi tiu diskuto ni interkonsentis uzi "prezidanto" anstataŭ "prezidento" por ŝtatprezidantoj; la vorto "ŝtatprezidanto" estas pliprecizigo de la vorto "prezidanto", nur uzinda kiam la kunteksto ne jam montras ke temas pri ŝtatprezidanto. Ĝuste artikol-titolo estas tia kunteksto." Marcos 02:54, 29. Nov 2008 (UTC)
Malgraŭ la diskuto menciita de Marcos...
[redakti fonton]Necesas ripete atentigi ke la vorto prezidento neniel estas nur mistajpita formo de prezidanto (ankaŭ se PIV konfesas ke ĝi foje en simpla lingvouzo estas uzata tiel):
- "Prezid'ant'o" en precipa senco estas persono kiu prezidas, do gvidas kaj ordigas, kunvenon aŭ kunsidon de pluraj personoj.
- "Prezident'o" estas elektita estro de suverena respublika ŝtato.
Eblas ke prezidento foje estas kunsida prezidanto, aŭ estas tenisludanto aŭ esperantisto - sed por la nomumo esti prezidento ne necesas esti kunsida prezidanto, tenisludanto aŭ esperantisto... Jes, la du vortoj nur malsamas je unu litero, estas tento miksi ilin: Kun nur malmulta troigo eblus diri ke temus pri falsaj amikoj. Sed la du konceptoj preskaŭ tiom malsamas kiom malsamas - ni diru - la vortoj "roso" kaj "rozo", "muŝo" kaj "muso". En traduko, prezidanto ekzemple en la angla estas "chairman/chairwoman", en la germana "Vorsitzender/Vorsitzende" aŭ en la nederlanda "voorzitter", dum la vorto "prezidento" estas simple angle kaj nederlande "president" aŭ germane "Präsident".
Mi scias pri la supre menciita voĉdono inter la tiam partoprenantaj vikipediistoj, laŭ kiu estis interkonsentite ke la vorto "prezidento" estas misformo, anstataŭigenda per "prezidanto". Kaj mi havas skrupulon simple "malobei" la interkonsenton inter tiu manpleno da homoj. Tial mi momente en artikoloj (ekzemple jen) mise laŭ la diskuta interkonsento uzas la vorton "prezidanto" en la senco de ŝtatestro, sed tio estas forte kontraŭ mia konvinko. Devas esti du vortoj - estas fuŝo miksi la du malsamajn konceptojn en unu esprimo.
Aidas 16:51, 14. Maj 2010 (UTC)
PS: Bedaŭrinde mi ne rimarkis la diskuton kiam ĝi estis kaj tial ne povis esprimi mian opinion tiam - probable ankaŭ ĉe pliaj aliaj vikipedianoj estas tiel...
- "Prezidento" estas en Esperanto ne-oficiala vorto (do nek Fundamenta nek iam oficialigita de la Akademio). Via aserto, ke "prezidanto" ne povas signifi "republikestro" aliflanke estas rekte malvera. Tiun signifon donas al "prezidanto" kaj ReVo kaj PIV, kaj ĝi jam de la komencaj tempoj de Esperanto apartenis al la signifaro de "prezidanto": En la Tekstaro de Esperanto troviĝas unu Zamenhofa uzo de "prezidanto" en tiu signifo ("lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio") kaj multaj uzoj de aliaj, kaj el la frua tempo kaj el la nuntempo (ekzemple "mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko" en "Ĉu li?" kaj "prezidanto de Aŭstrio (kaj esperantisto) F.Jonas" en "La Ondo de Esperanto").
- Fakte en la angla oni ofte devas traduki "prezidanto" per "president" kaj ne per "chairman", ne nur kiam temas pri ŝtatprezidantoj, sed ankaŭ kiam temas pri prezidantoj de organizaĵoj, universitatoj ktp. Do ankaŭ via argumento per aliaj lingvoj baziĝis sur malĝustaj faktoj.
- La vorton "prezidento" malrekomendas ankaŭ la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kiu por ĝi rekomendas ĝuste "prezidanto" aŭ "ŝtatprezidanto", kiel en la Vikipedia rekomendo.
- Mi do forte pledas por tio ke ni restu ĉe nia nuna interkonsento pri "prezidanto" kaj "prezidento". Marcos 19:17, 14. Maj 2010 (UTC)
- @Marcos: Vi atakis la uzanton Aidas pro aserto, ke "prezidanto" ne povas signifi "republikestro" kiu estus rekte malvera - mi entute ne trovas frazon en kiu Aidas skribus tion, sed evidente li neniam plu revenis ĉi tien kaj neniam vidis vian misan atakon ke li prezentis "rektan malveron". Mi certas ke Aidas samkiel ĉiu kiu bazigas sian lingvouzon unuavice je PIV 1970/2002/2005/2020 perfekte scias, ke prezid'ant'o (tiu kiu prezid'as) havas tri signifojn, kaj ke la 3-a el ili samas al la vorto prezident'o, kiun oni ankaŭ povas anstataŭigi per kunmetita vorto, kiel «ŝtat'prezid'ant'o», «respublik'prezid'ant'o» aŭ «respublik'estr'o» (sed kunmetita vorto estas pli komplika). Mi havas la impreson, ke vi ne volis ĉi tie kompreni la uzanton Aidas aŭ iun alian kiu kontraŭis vian batalon kontraŭ la klarigoj de PIV, kiu difinas ke "prezident'o" estas esperanta vorto, kiu plikonkretigas unu el pluraj signifoj de kunmetita vorto. Sed kiu vi estas, ankaŭ se estus ankoraŭ kvin amikoj, ke vi prenas al vi la rajton malvalidigi klarigon de PIV kaj malpermesi la klaran lingvouzon de ĝi en Vikipedio? ThomasPusch (diskuto) 17:56, 22 jan. 2025 (UTC)
Intertempa movado de la paĝo
[redakti fonton]- Je 05:42, 18 jun. 2008 uzanto N-k movis paĝon Prezidento al Ŝtatprezidanto, anstataŭigante alidirektilon, sen klarigo
- Je 17:04, 18 aŭg. 2008 uzanto Kerio movis paĝon Ŝtatprezidanto al Prezidento anstataŭigante alidirektilon, kun klarigo: laŭ internacieco de vorto president, kiu troviĝas en preskaŭ ĉiuj intervikioj. Kial do eo dekliniĝas?
- Je 04:51, 29 nov. 2008 uzanto Marcos movis paĝon Prezidento al Ŝtatprezidanto anstataŭigante alidirektilon, kun klarigo: En ĉi tiu diskuto ni interkonsentis uzi "prezidanto" anstataŭ "prezidento" por ŝtatprezidantoj; la vorto "ŝtatprezidanto" [estas ĝusta]
- Je 14:52, 21 okt. 2020 Alifono movis paĝon Ŝtatprezidanto al Prezidento anstataŭigante alidirektilon, kun klarigo: "Prezid'ant'o" estas persono kiu prezidas, do gvidas kaj ordigas, kunvenon aŭ kunsidon de pluraj personoj.
- Je 10:33, 26 mar. 2023 uzanto Moldur movis paĝon Prezidento al Prezidanto (respublikestro), sen klarigo
- Kaj je 13:03, 6 maj. 2023 DidCORN metis ŝablonon de propono alinomi Prezidanto (respublikestro) al Prezidento, kun klarigo: tiu sinonima simpla termino [prezidento] ne estas neologismo, ĉar ĝi aperas en ĉiuj esperantaj vortaroj.
ThomasPusch (diskuto) 17:56, 22 jan. 2025 (UTC)
Se ni lasas nian lingvouzon, ni devas aktualigi niajn kategoriojn
[redakti fonton]- Kompreneble oni povas per vastega plimulto ankaŭ decidi bojkoti vorton de PIV kaj povas anstataŭigi ĝin per pli longa kunmetita vorto (tiel oni povas eviti ĉiun vorton). Sed se ni konsekvence kiel ĝis nun tute ne distingas inter "prezidantoj de kluboj, ŝtatoj, kunsidoj, asembleoj, firmaoj aŭ aliaj kunvenoj", tiam Martin Haase, kiu estis prezidanto de GEJ kaj estas de GEA, nepre devas eniri la kategorion prezidantoj de Germanio (cetere ankoraŭ estas tekstoj pri 10 pliaj prezidantoj de GEA kaj 21 de GEJ, kaj nekonata nombro de tekstoj pri eksaj kaj nunaj prezidantoj de lokaj kluboj). Tiam ĉiuj tekstoj pri la usona kinarta akademio kaj ankaŭ de Esperanto-USA nepre devas eniri la kategorion prezidantoj de Usono kun Trump kaj Biden, kompreneble principe ankaŭ la tekstoj de multaj prezidantoj de usonaj futbal- kaj basketbalkluboj, aliaj lokaj kluboj, regionaj asocioj, televidaj stacioj kaj firmaoj, nur ke da tiuj ne estas multaj esperantaj biografioj aŭ necesas trovi ilin. Kaj kompreneble la tekstoj pri prezidantoj de REU nepre devas eniri la kategorion prezidantoj de Rusio kun Jelcin kaj Putin, principe ankaŭ de REJM, de eksaj LKK-oj kiel de IJK 1995 kaj 2004, de tri SAT-kongresoj kaj de lokaj kluboj, ankaŭ eksaj kiel la Tomska Esperanto-Klubo (estas tekstoj pri du prezidantoj). Kaj nepre la kategorioj "prezidantoj de..." ne rajtas esti en superkategorio "prezidantoj laŭ landoj", ĉar tio multe tro limigus la signifon! ThomasPusch (diskuto) 13:27, 23 jan. 2025 (UTC)