Diskuto:Prezidanto de Aŭstrujo
Tonjo kreis la tekston de 1 191 bitokoj en majo 2005 per la titolo "Listo de Federaciaj Prezidentoj de Aŭstrio". Ekde tiam venis nur redaktetoj, ĝis en julio 2012 Tokfo aldonis 733+675+177 bitokojn, preskaŭ 1600, uzante la antaŭajn 2000 de Tonjo kaj redaktetoj, asertis ke li per tio "tute reverkis la artikolon" kaj permesis al si la rajton movi movi la paĝon Prezidanto de Aŭstrio al Prezidanto de "Aŭstrujo". Nu, disputeblas ĉu aldoni 1600 al teksto de 2000 bitokoj vere nomeblas "tute reverki la artikolon", la aldono estis malpli ol duono de la teksteto, kaj fakte kaj 2000 kaj 1600 bitokoj estas miniatura sumo por teksto, nenio pro kio indus tre fieri. Tial, se iu vere reverkus la parton de 1600 bitokoj de Tokfo, atingante pli ol 1600 bitokojn, eblas en tio uzi la la antaŭajn 2000 de la listo de Tonjo (tio ĉiukaze estas ĉefe nomoj, nenio por ĵurnalisme brili en redaktado), tiam tre facile eblos konsideri la dubindan kalkulon de Tokfo malaktualiĝinta ke aldoni de 1600 al teksto de 2000 bitokoj estas kompleta reverko, kaj eblus redoni al la teksto sian antaŭan titolon "Prezidanto de Aŭstrio". Nia landnoma kompromiso foje estas iom ridinda, ĉefe kiam temas pri tiom malgrandaj tekstoj, sed jen estas la stato. ThomasPusch (diskuto) 14:07, 24 nov. 2024 (UTC)
Mi pripensis ĉu mi volas tuŝi la artikolon, ĉar mi iam permesis al mi ne kontribui al tekstoj kiuj propagandas la aŭ mia percepto ekde 100 jaroj antikviĝintajn landnomojn de la origina finaĵo -ujo de 1887. Sed vidante ke en la teksto estis tute fuŝita ligilo al la nacia registaro, ruĝa kompreneble, kiel klaras ĉe malĝustaj ligiloj, mi tamen jen aldonis la ĝustan ligilon Federacia registaro de Aŭstrio, kiu havas la norman landnomon Aŭstrio. Pli mi vere ne tuŝos la "Aŭstrujo"-tekston. Nun ĝi estas kontentige aktuala tre konciza teksteto. ThomasPusch (diskuto) 14:15, 24 nov. 2024 (UTC)