Saltu al enhavo

Diskuto:Princo de Mallumo de la lasta skribotablo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informkesto

[redakti fonton]

Saluton. Mi okupiĝos pri la nun kaŝita informkesto. Temas pri {{infobox animanga/Header}}, {{infobox animanga/Video}} kaj {{infobox animanga/Footer}}. Se vi havas proponon pri esperanta titolo de la ŝablono, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 4 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Bonvolu atenti, ke intertempe alia informkesto estis metita en la artikolon, tiel ke la supre menciitaj ŝablonoj eĉ povis esti forigataj. --Tlustulimu (diskuto) 20:35, 5 Dec. 2015 (UTC)

Ĉar ĉi tiu animeo ne havas oficialan esperantan titolon, mi pensas ke la titolo devindas esti ŝanĝatan al "Ichiban Ushiro no Daimaō", kiel en la aliaj vikipedioj (ekzepte la angla). -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 19:59, 3 Okt. 2012 (UTC)

... kaj escepte de la nederlanda kaj rusa, kiuj ankaŭ uzas la anglan nomon, kaj la korea, ĉina kaj araba, kiuj uzas sialingvajn nomojn, kaj la vjetnama, kiu uzas sian latintiterigon de la titolo. Sed vi pravas ke la animeo ne havas oficialan esperantan titolon. Tamen plia demando estas ĉu la latinliterigo de la japana nomo al Esperanto estas la anglaforma "Ichiban Ushiro no Daimaō", aŭ ne "Iĉiban Uŝiro no Daimaō" aŭ "Iĉiban Uŝiro no Dajmaō", depende ĉu la lasta vorto en la japana vere prononciĝas en kvar silaboj "Da-I-Ma-O" aŭ ĉu ne per nur tri silaboj "Daj-Ma-O". Rezulte, se en Esperanto ne uzi klare kompreneblan esperantan titolon, plimultiĝas la demandoj kiel bone titoligi. Tial mi proponas lasi kiel la titolo estas ekde la ekkreo de la teksto en 2012. Mi multe pli dubegas ĉu la multegaj ruĝaj ligiloj de 2012 ĉi tie ankoraŭ havas sencon. Se en pli ol 12 jaroj neniuj esperantaj vikipediaj paĝoj pri homoj kiuj kunlaboris en la animeo aperis, mi tre dubas ĉu en la sekvaj 12 jaroj ili aperos. Kaj se neniam iuj tekstoj alvenos, tiam la ruĝaj ligiloj tute ne havas sencon. Evidente la ligiloj pri neekzistaj paĝoj ne perfortas esperantistojn kiuj tute ne interesiĝas pri animeoj verki animeo-rilatajn tekstojn (ankaŭ japanaj esperantistoj ne faris tiajn paĝojn en la lastaj 12 jaroj, kaj la eksa uzanto Noko, kiu faris la multajn ruĝajn ligilojn en 2012, en aŭgusto 2013 komplete perdis intereson pri redaktado en Esperanto, do klaras ke li ankaŭ neniam faros iujn pliajn paĝojn pri animeo-rilataj temoj). Baze via penso estas tute diskutebla, sed la teksto laŭ mi havas multe pli gravajn mankojn. ThomasPusch (diskuto) 12:53, 5 feb. 2025 (UTC)[Respondi]