Saltu al enhavo

Diskuto:Reĝlando Bohemio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas pri ĝusteco de la duonfrazo "La germana tiam [do en 1627] fariĝis formale egala kun la ĉeĥa kaj poste triumfis" kaj petas referencojn. Laŭ mia kono la historia ŝtato ekde la fondo de la reĝlando estis integra parto de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco kaj origine estis oficiale german- kaj latinlingva ŝtato. Tute sendiskute, ke la moderna Ĉeĥa respubliko de 1993, ekde 2004 membro de EU, estas unuece ĉeĥlingva kaj ankaŭ en la Ĉeĥoslovakio de 1918 la ĉeĥa havis gvidan rolon (krom la germana, hungara kaj slovaka, en tiu sinsekvo laŭ nombroj de loĝantoj), sed ĉi tie temas ne pri 1918 aŭ 1993, sed pri 1198, 1526 kaj 1627. La supra duonfrazo supozigas ke la germana lingvo (konkrete la mezaltgermana lingvo, poste la tiel nomata "praga germana", ĉeĥe en la nuna vikipedio nomata pražská němčina) inter la jaroj 1198 kaj 1627 ne ludis rolon en la reĝlando kaj nur "poste triumfis", sed tiu aserto povus esti historieca tordo pro la naciismaj tendencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj... ThomasPusch (diskuto) 10:49, 7 nov. 2024 (UTC)[Respondi]