Saltu al enhavo

Diskuto:Rusia Instituto de Teatraj Artoj — GITIS

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paĝo aspektas preskaŭ averaĝe plena, sed fakte ĝi konsistas eĉ nur el 2 frazoj, malpli ol la minimumo por artikola ĝermo. Kvankam tiuj 2 frazoj estas tiom komprimitaj, kvazaŭ oni devus pagi monon por ĉiu frazo: en Vikipedio estas male, maltro da frazoj estas problemo. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 28 jan. 2025 (UTC)[Respondi]

Mi proponas disigi la du frazojn

La Rusa Akademio de Teatraj Artoj (ruse Российский университет театрального искусства — ГИТИС) estis fondita la 22-an de septembro 1878 kiel Ŝestakovskj Muziklernejo, iĝis la Muzik-teatra Lernejo de la Moskva Filarmonia Societo en 1883, kaj estis plialtigita al statuso de konservatorio en 1886. Konata kiel Ŝtata Instituto Lunaĉarski por Teatraj Artoj (GITIS) el 1934 al 1991, ĝi estas la plej granda kaj antikva sendependa lernejo pri teatraj artoj en Rusio kaj estas situanta en Moskvo.

al malpli densa teksto

La Rusa Akademio de Teatraj Artoj (ruse Российский университет театрального искусства — ГИТИС) estas teatra lernejo en Moskvo. Ĝi estis fondita la 22-an de septembro 1878 kiel Ŝestakovskj Muziklernejo, iĝis la Muzik-teatra Lernejo de la Moskva Filarmonia Societo en 1883, kaj estis plialtigita al statuso de konservatorio en 1886. En la tempo de Sovetunio ĝi de 1934 ĝis 1991 estis konata kiel Ŝtata Instituto Lunaĉarski por Teatraj Artoj (GITIS). Nuntempe daŭre la Rusa Akademio de Teatraj Artoj estas la plej granda kaj antikva sendependa lernejo pri teatraj artoj en Rusio. La konstruaĵo situas en la centra administra arondismento de la urbo. Ekde 2011 ĝi havas statuson de universitato.

Apenaŭ iu informo aldoniĝis, kaj estas ses frazoj anstataŭ du. Kompreneble tre kondensi la informojn al pli malmultaj, longetaj frazoj havas la avantaĝon ke oni ne devas atenti ne komenci ĉiun frazon per "ĝi estas...", ĉar apenaŭ estas frazokomencoj, sed tamen: bonvolu elegante disigi la frazojn, kaj ne re-glu-eg-i ilin. Kompreneble ankaŭ tiuj 6 frazoj estas nur komenco. Facile la tekto povos havi du pliajn etajn ĉapitrojn, ankoraŭ 12 frazojn, kaj ankoraŭ estos konciza teksto. Ne bremsu vian redaktemon. ThomasPusch (diskuto) 21:59, 28 jan. 2025 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas pri la ŝanĝoj kaj dume alinomis la artikolon kies titolo estis malaktuala kaj enhavis oftan, tamen malĝustan konfuzon de rusa (etna) kaj rusia (nacia) adjektivoj, kiuj gravas en Rusio kiel lando kie multkulturismo dum jarcentoj estas unu el bazaj elementoj de la ŝtata politiko kaj de la ŝtato ĝenerale. RG72 (diskuto) 04:47, 29 jan. 2025 (UTC)[Respondi]