Saltu al enhavo

Diskuto:Sajtama

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam la 20-an de novembro 2020 Resoneko movis la paĝon Sajtama al nova titolo Saitamo, donante kiel klarigo la paĝon Esperantigo de vortoj el japana fonto. Sed tie tute ne estas mencio pri esperanta vorto de la urbo kaj gubernio, kaj pri la vokalkombino "ai" aŭ "aj" estas la klarigo ke ĝenerale la kombino en Esperanto iĝas "aj" (kiel en 北海道, Hokkaidō => Hokajdo), kvankam ankaŭ estas escepto, nome la vorto 合気道, aikidō => aikido. Do nur referencigo al la paĝo "Esperantigo de vortoj el japana fonto" ne sufiĉas: necesas citi individuajn referencojn de la japana esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Unua voĉdono por la vortumo "Saitamo" estas la loka klubo, kiu en 2012 sin nomis Saitama Esperanto-Rondo, momente nur estas la arkivigo de oktobro 2012, sed bonus duan aŭ eble trian referencon trovi. Kaj baza diferenco inter Sajtama kaj nova titolo Saitamo/Saitama estas ke la unua vorto estas tri silaboj kaj la dua estas kvar (Sa I Ta Ma). Do plia centra demando estas ĉu la japana vorto en prononco klare konsistas el kvar silaboj - kun pruvaj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 21:26, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ Diskuto:Gubernio Sajtama.

Mi en marto 2024 ankoraŭ rekte alskribis la uzanton Resoneko, kiu faris la movon de nomo "Saj-ta-ma" al "Sa-i-ta-mo", sed estis naive pensi ke mi povus ricevi respondon de la eksa uzanto. Li evidente nur aktivis ĉi-tie de novembro 2020 ĝis novembro 2021, tiam malaperis kaj lasis multan malordon de kapricaj komencitaj kaj ne finitaj movoj. Daŭre ne havante iun referencon por la alternativa vorto Sa-i-ta-mo, krom mem trovita momenta aspekto de retejo pri la loka klubo, kiu en 2012 sin nomis Saitama Esperanto-Rondo (nur troveblis la arkivigo de oktobro 2012, ne klaras ĉu la klubo ankoraŭ vivis en 2013), la pruvoj ne sufiĉas por ŝanĝi ĉiujn kategoriojn de la gubernio de nomo "Saj-ta-ma" al "Sa-i-ta-mo"). Tial mi malfaras la dubindan movon, kiun klare ne favoras la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto, kaj alvokas ke por nova propono oni malfermu diskuton en la forumo VP:AA kaj tie prezentu fidindajn kaj konvinkajn referencojn por nova nomo - el japanaj-esperantaj vortaroj, de JEI kaj pri la demando ĉu la japana vorto vere havas tri aŭ kvar silabojn, kun skribaj pruvoj. ThomasPusch (diskuto) 11:35, 5 feb. 2025 (UTC)[Respondi]