Diskuto:Saliko
Saliko ne nur estas la nomo de planta familio, sed ankaŭ la pseŭdonimo de novelist(in)o esperantlingva, kiu publikigis verkaĵojn inter alie en la revuo Monato, ekzemple * la novelon "En fremda lando", revuo Monato, marto 2006. paĝoj 23 ĝis 25 pri la vojaĝaj spertoj de ĉinino en Finnlando. Eventuale la novelisto povus havi rilaton al Sabira Ståhlberg aŭ al ŝia fratino (ĉiukaze Sabira tre emis verki pseŭdonime, kaj kulture moviĝis inter la eŭropaj kulturoj de precipe finnoj, svedoj, tataroj kaj bulgaroj, kaj la aziaj de precipe ĉinoj kaj ujguroj...) - sed mia impreso ke la novela stilo povus esti "sabira" nur subjektivas, kaj al mi mankas pli profundaj informoj. Ĉu iu havas fundajn informojn pri la esperantlingva novelist(in)o "Saliko"?
ThomasPusch (diskuto) 12:01, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
- Mi scias, ke Saliko ne estas Sabira Ståhlberg. Ambaŭ estas el Finnlando, mi renkontis ilin ambaŭ (Sabiran antaŭ longe, Salikon ankoraŭ ĉi-jare). Ĉar mi ne scias, ĉu Saliko intencas, ke la vera nomo restu kaŝita, mi ne nun diras ĝin. Tamen ŝajnas al mi, ke la esperantistaro en Finnlando sufiĉe vaste scias, kiu estas Saliko. --Surfo 13:45, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
- Bone. ThomasPusch (diskuto) 21:30, 20 Okt. 2013 (UTC)
Intertempe la interreto progresis, kaj ne kaŝas ke Surfo pravas.
- Jen en la UK 2011 en Kopenhago kaj
- jen en 2013 prelegante pri finna saŭnado,
- jen en biografieto de la retejo edukado.net, kaj
- jen funebre pro la forpaso de la edzo,
ne kaŝiĝas la homa identeco de Saliko, kaj mi certe kredas ke pri ŝi estas nenio kaŝinda. Sed ĉar ĝis nun ne kreiĝis biografia artikolo pri ŝi en vikipedio, la informo provizore simple restu ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 10:06, 29 Feb. 2016 (UTC)
Komencu diskuton pri Saliko
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Saliko.