Saltu al enhavo

Diskuto:Sebastian Kirf

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La indikita adreso

Paĝaro pri lia aktualaj kursofertoj"

Ne bone funkcias. Iu neklara fonto demandas pasvorton, kiun oni ja ĝenerale ne havas. ??? --Hans Eo (diskuto) 16:40, 12 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Hans. La paĝaro tute ne plu enhavas ion pri kurso, sed pri io tute alia afero. Krome tie estas ligiloj al http://www.parallels.com/. Tio estas produktanto de virtuala servilo. Tial mi proponas eĉ forigi la ligilon, ĉar ĝia temo ial ŝanĝiĝis. Eble la servila adreso ja intertempe estis vendita al la firmao de http://www.parallels.com/. --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 12 Maj. 2013 (UTC)
Efektive la reteja plugvidilo de hs.kurso.info jam en 2013 ne plu funkciis, sed en la interreta arkivo mi trovi unusolan ne tute mortan arkivigon kiu plugvidas al sukcese konservita arkivigo de decembro 2013 en la altlerneja retejo fh-oow.de. Tio solvas la problemon, kvankam multe tro malfrue. ThomasPusch (diskuto) 08:38, 25 jan. 2025 (UTC)[Respondi]

Unua profesio: oficeja teknikisto

[redakti fonton]

Mi memoras ke li rakontis, ke unue li lernis esti oficeja teknikisto, do pri kopiiloj ktp. Ĉu iu havas informojn pri tio? Lu (diskuto) 10:09, 26 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

@Lu Wunsch-Rolshoven: Certe li ne mensogis en sia rakonto. Sed same certe neniu ĝis nun havas iun pli konkretan informon, kaj ankaŭ ne tro gravas, ĉar tiu paĝo ne devas esti kompleta vivprotokolo: li ĉiukaze ne povos prezenti ĝin ĉe nova labordonanto cele al ricevo de nova posteno... Mi dirus ke pli sence ol detektive enketi pri lia unua profesieco estus krei etan esperantan artikolon pri "lia" fakaltlernejo en Emden, ĉar tie kiam li aktivis en ĝi okazis signife multaj kursoj pri Esperanto. Tio sendube indus mencion en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 08:38, 25 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Volonte verku ion pri tio laŭ la retaj informoj. Eta mencio ja jam enestas. Lu (diskuto) 08:47, 25 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi timas ke mi ne sukcesos, kvankam mi en okcidenta Malsupra Saksio estis "esperantista najbaro" de li, kiam mi laboris en Lingen. Almenaŭ jam klaras ke la altlernejo Hochschule Emden/Leer en vikidatumaro indikiĝas per la kodo d:Q1622096, kaj ĝis nun nur havas artikolojn germane kaj, iom hazarde, galege. Ankaŭ pri la regiona gazeto Nordwest-Zeitung (d:Q1998825, ankaŭ la gazeto de la distrikto Wesermarsch, konata pro tute konata Esperanto-grupo, multe pli oriente ĉe Bremeno) mi tute bonvenigus artikolon, sed sama problemo. Eble la vikipediisto @Robert Weemeyer: («Moin» al vi, Robert) kiu biografie devenas el Lingen kaj havas ankoraŭ multajn rilatojn al okcidenta Malsupra Saksio, povus entuziasmiĝi pri ambaŭ temoj... Cetere pri ambaŭ temoj ankaŭ tute adekvatus se estus vikipediaj temoj ankaŭ en la tutnajbara nederlanda lingvo, sed jen jam estus tute alia deziro. ThomasPusch (diskuto) 09:16, 25 jan. 2025 (UTC)[Respondi]