Saltu al enhavo

Diskuto:Senden (Vestfalio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simpla aldono de fantazia esperantigo "Sendeno" bedaŭrinde ne eblas. Se aldoni tian aserton, oni devus per konvinkaj referencoj pruvi ke la esperantigo estus vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj/aŭ en vaste cirkulanta gazetaro (ekzemple Monato, Kontakto, revuo Esperanto), indiko en kiu presita vortaro aperus la nomo ankaŭ estus bona indiko. Ĉio tio pri la urbo Senden ne troveblos. Kaj eĉ se, ankoraŭ estus la dubo ĉu en tiu kazo la esperantigo "Sendeno" laŭ la germanlingva ortografio aŭ "Zendeno" laŭ la germanlingva prononco. Kio permeseblas, estas aldoni esperantlingvan indikon pri la germanlingva prononco. Tion mi faris. Por prononcindiko oni ne bezonas skribajn referencojn, ĉar tia indiko ne estas "nova vorto". ThomasPusch (diskuto) 12:19, 12 dec. 2024 (UTC)[Respondi]