Saltu al enhavo

Diskuto:Sikuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu iam kritikis la titolon "sikuloj" kaj skribis, ke "pli ĝusta nomo" estis "sekeloj". Iu alia re-kritikis ke por tiu aserto bezonatus fidindaj referencoj, prave, sed la origina e-lingva titolo "sikuloj" ankaŭ ne havas referencojn.

Ĉiukaze klaras ke unuflanke hungare estas singulare székely, plurale székelyek, germane estas malofte Sekler, pli ofte kun hungareca unua konsonanto Szekler [ˈseːk-],

kaj aliflane rumane estas singulare secui, plurale secui kaj latine singulare seculus, plurale siculi.

Konsiderante ke la etna grupiĝo estas baze hungarlingva, probable la hungara nomo plej pezas, kvankam aliflanke la latina nomo ankaŭ historie pezos. Baze la postulo pri referencoj el la esperantlingva literaturo/libraro (inkluzive de vortaroj) aŭ gazetaro jes estas prava. Nun nur indikiĝas unu e-lingva artikolo pri la temo, de L. Molnár el 2013, kiu salomome titoligas sian artikolon "Sikullando - Sekellando" kaj ne decidiĝas. Ĉiukake konfuzoj ne tro probablas - la antikva juda mono ŝekeloj havas alian komencan konsonanton kaj la sicilia etno sikeloj alian vokalon... Resume la nomo de la etna grupiĝo daŭre ne estas decidita! ThomasPusch (diskuto) 19:27, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]