Saltu al enhavo

Diskuto:Skota kredokonfeso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kreis la nunan tekston de 8 vastaj frazoj kaj referenco, kiun mi modeste nomis artikola ĝermo (kvankam ĝermo nur devas havi 3 simplajn frazojn, kaj ne necesas referenco) nur por forigi ruĝan ligilon en alia teksto. En la laŭ mi bedaŭrinda misieca provo de iuj uzantoj, kiuj en vikipediaj tekstoj volas disvastigi la laŭ mia arkaikajn landonomojn de finaĵo -ujo anstataŭ la en la 20-a jarcento en praktika lingvouzo disvastiĝintaj landonomoj de finaĵo -io kaj cele al tio sukcesis pri tielnomata "landonoma kompromiso", mi laŭ tiu kompromiso substrekas ke mi dufoje en la teksto uzis la landoformon "Skotio" kaj oficiale nomas ĝin teksto de landonomo de finaĵo -io! Tio, kvankam mi fakte, kompromise, pri la lando plej favoras la "neŭtralan" kaj plene fundamentan formon Skotlando, konforme al la angla kaj skotlingva nomo de la lando, Scotland. Sed malgraŭ mia prefero pri "neŭtrala" kaj fundamenta formo Skotlando, mi firme kontraŭas iam ajn uzi iun ajn formon de lando kun finaĵo -ujo en tiu teksto. ThomasPusch (diskuto) 10:59, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]