Diskuto:Soldato
Etoso
Mi opinias kelkajn el la ekzemploj dubindaj:
- berserko laŭ la PIV-a difino ja estas batalanto, sed ne soldato
- flibustro estas pirato, do certe ne soldato
- gladiatoro estas batalanto en cirko
- komisaro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- konstablo estas policano en Britio, kie la polico ne estas parto de la armeo
- kvestoro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- Mazepo estas propra nomo de kozako, kiu vivis ĉ. 1700; li certe estis soldato, sed ne eblas listigi ĉiujn soldatojn individue
- midŝipano: estu prefere midŝipmano
- ostaĝo: ne estas soldata rango. Certe soldato povas esti ostaĝo, sed li povas ankaŭ esti patro, kuiristo, junulo ktp.
- pacifisto: jen ege stranga soldato
- piloto: vidu "ostaĝo"
- sbiro laŭ PIV2 estas policano
- sipaĵo: prefere estu sipajo
- spiono: Spionado estas kontraŭ la militista honoro
- ŝerifo laŭ PIV2 havas du signifojn, neniu el kiuj estas soldata
La listo aspektas kvazaŭ (duon-)aŭtomate kompilita el vortaro kun difinoj. -- Umberto 17:53, 28. Jul 2005 (UTC)
Komencu diskuton pri Soldato
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Soldato.