Diskuto:Someraj Paralimpikoj
Kutime oni en vikipedio uzas la vorton "Paralimpiko", ekzemple en la paĝoj Paralimpikoj, Internacia Paralimpika Komitato, Somera Paralimpiko 2020 kaj Somera Paralimpiko 2024, ankaŭ en la Kategorio:Paralimpikoj ... nur ĉi tie oni uzas vorton "Paraolimpiko" kun enŝovita "o". PIV ne mencias la vorton, nek Reta Vortaro kaj iu alia en la dulingvaj vortaroj alireblaj al mi. Sed la vorto "Paralimpiko" estas tute intence elektita, ĉar ĝi kaŝe enhavas la unuajn tri silabojn de la neŭrologia termino parali(zo) kaj la lastajn tri silabojn de la vorto Olimpiko, kun du centraj vortoj "li" dividitaj. Tiu vortoludo ne plu funkcias ĉe inventita vorto "Para-O-limpiko". Tial mi, kvankam mi same kiel ĉiuj aliaj malhavas eksteran vortaran referencon esperantlingvan, forte pledas por uzo de esperanta vorto "Paralimpiko", kiel en ĉiuj aliaj vikipediaj paĝoj, ankaŭ ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 17:47, 30 aŭg. 2024 (UTC)