Saltu al enhavo

Diskuto:Srilanko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rubriko "Cejlono" devus havi propran artikolon, kaj ne tuj sendi la serĉanton ĉi tien, ĉar Sri-Lanko estas respubliko fondita en 1972 kaj Cejlono insulo ekzistinta jam antaŭe. Gunnar Gällmo 16:16, 13. Jun 2005 (UTC)

Mi komprenas la proponon; aliflanke ekzemple la angla, franca, germana kaj itala vikipedioj ankaŭ ne havas tian artikolon. – Umbert' (diskuto) 10:42, 4 Jul. 2015 (UTC)

Mi pensas ke estas du ideoj:

  • lando kiu estis antaŭ Srilanko
  • plej granda insulo de Srilanko d:Q9185565

kaj ke ni bezonas du artikolojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 6 Jul. 2015 (UTC)

Oni devas ŝangi la nomon de la artikolo de "Sri-lanko" al "Srilanko". —La komenton aldonis, sen subskribo, 95.18.82.192 (diskuto • kontribuoj) je 10:30, 2015‎-07-04

Mi faros tion, se ne estos protestoj. – Umbert' (diskuto) 10:39, 4 Jul. 2015 (UTC)
Por Por: --Salatonbv (diskuto) 07:40, 5 Jul. 2015 (UTC)
Por Por: Eĉ PIV ne uzas strekon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:26, 5 Jul. 2015 (UTC)
✔ Farite, mi ŝanĝis ankaŭ la plej gravajn ŝablonojn, kiuj uzis la malnovan nomon. Sed ekzistas ankoraŭ jenaj kategorioj:
Umbert' (diskuto) 10:02, 10 Jul. 2015 (UTC)

Nenio kontraŭ la nomo Srilanko. Sed la formo kun streko tamen estas ofte uzata variaĵo kaj inter alie ankaŭ dum 14 jaroj propagiĝis en la esperanta Vikipedio, inter 2001 kaj 2015, tial laŭ mi malsaĝis tujforigi la alidirektilon de artikola nomo Sri-Lanko al la nuna formo Srilanko kun simpla noto ke temius pri "alidirektilo elde malĝusta nomo, kaŭzita pro mistajpo, eraro aŭ vandalaĵo" en oktobro 2018. Mi tial remetas la alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Informkesto lando

[redakti fonton]

Ekde 2019 Ŝtatestro = Gotabaya Rajapaksa Ĉefministro = Mahinda Rajapaksa sed la vikidatumoj ne permesas surskribi.

Ankaŭ mankas politika sekcio. Humanitara krizo nun okazas en la lando. Sj1mor (diskuto) 15:58, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Saluton, @Sj1mor: La celataj parametroj estu tute minuskle skribataj, kiel tute klare videblas sur la paĝo de la ŝablono {{informkesto lando}}. Ke viaj parametroj ne efikis, do ne rilatas Vikidatumojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor, Tlustulimu, kaj Moldur, kaj kompreneble ankaŭ por ĉiu alia: Mi ĵus aktualigis la du plej altrangajn postenojn al la aktuala stato ŝtatestro = Anura Kumara Dissanayake (ekde 24 sep. 2024) kaj ĉefministro = Harini Amarasuriya (ekde 24 sep. 2024). Por vikidatumoj mi aldonis interkrampe, ke laŭ aktuala stato la lastaj ĉefministroj estis: Ranil Wickremesinghe 12 maj. 2022 ĝis 21 jul. 2022, Dinesh Gunawardena, 22 jul. 2022 ĝis 23 sep. 2024 kaj Harini Amarasuriya ekde 24 sep. 2024. Tio necesis por aktualigi la informojn en vikidatumoj. Estonte la nomoj enportiĝu per #invoke:Wikidata, laŭ modelo {{Flago|Srilanko}} {{#invoke:Wikidata|claim|P35|parameter=link}} <small>(stato: {{#invoke:Wikidata|claim|P35|qualifier=P580}})</small> por prezidanto, aŭ P6 por ĉefministro (bone, la flageto tie estas nur dekoro, lukso, ĉar mi elkopiis la blokon el informkesto de futbalklubo, kie kutime flagetoj estas antaŭ nomoj de klubaj prezidantoj, sed la dekoro ĉi tie ne domaĝas kaj aldonas plian koloran makuleton al la cetere seka kesto). La enkopion de la bloko mi nun jam realigis ĉe la ŝtatestra=prezidanta posteno, sed tio estonte ankaŭ aplikiĝu ĉe ĉefministro kaj en la informkestoj de ĉiuj aliaj landoj ĉe ŝtatestro kaj ĉefministro - se esperinde tie la informoj estos aktualaj (sed ĉiukaze vikidatumoj ĉiam pli aktualos ol iu averaĝa ne daŭre atentata informkesto en la e-lingva vikipedio). Tial mi, nun ne havante pli da tempo, jam dividas mian noton ĉi tie, por ke ni dividu la laboron iom post iom. Domaĝe ke Sj1mor lastfoje kontrolis la srilankan ĉefministron la 22 apr. 2022, kaj nova homo ekoficis tri semajnojn pli poste, la 12 maj. 2022. Sed patroli ĉiujn vikipediajn paĝojn dufoje en monato, pri tio la e-lingvaj uzantoj neniam sukcesos... ThomasPusch (diskuto) 06:58, 25 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

ĉefinsulo Cejlono

[redakti fonton]

Krome mi respektas la interkonsenton de la 5 uzantoj supre havi unu artikolon pri la ŝtato Srilanko, egale kiu estis la historia nomo, kaj apartan pri la ĉefinsulo Cejlono. Tiun proponon de Marek aplikas la teksta frazo "La lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono (insulo) kaj kelkaj apudaj insuletoj", kiu ankaŭ klare montras ke paĝo pri la ĉefa insulo d:Q9185565 daŭre mankas... Plia pruvo ke la meto de ruĝaj ligiloj ne aŭtomate kreas alvokon en la legantoj krei la mankan tekston - tie ĉi la du ruĝaj ligiloj en la teksto estas ŝpareme elektitaj, saĝe, kaj la ruĝigo de la insula nomo Cejlono estas nur de aprilo 2022, sed ĉar en aliaj paĝoj tiom malavare disdoniĝas ruĝaj ligiloj, kaj tie ofte restas dum 12 aŭ 18 jaroj, la ruĝa koloro jam perdis la funkcion esti alarmiga, ĉar oni tri alkutimiĝis al la inflaciaj "pledoj krei tekstojn". Tamen teksto pri la ĉefinsulo Cejlono vere bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 07:10, 25 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi kreis la artikolon Cejlono. Sj1mor (diskuto) 13:55, 25 sep. 2024 (UTC)[Respondi]