Saltu al enhavo

Diskuto:Starý Mlýnec

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu intence farita[redakti fonton]

Ĉu intence kaj sensence farita alidirektilo? Vidu historion Petr Tomasovsky (diskuto) 05:45, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky: Intence farita: En la paĝo Vinné (Ploskovice) estis frazo "En la katastra teritorio situas ankaŭ Starý Mlýnec". Se oni metas tian ruĝan ligilon en alia paĝo, ĝi nenion informas, kaj alidirektilo al la paĝo Vinné (Ploskovice) almenaŭ kondukas al tiu informo, kiu informas ke temas pri vilaĝeto apud vilaĝo en municipo de Ĉeĥio. Kompreneble artikolo pli bonas ol alidirektilo, tial la nova artikolo tre bonvenas, sed pri loketo kiu de 1961 ĝis almenaŭ 2001 havis ekzakte 0 loĝantojn oni ne povas antaŭvidi ke vere ene de kelkaj jaroj ekestos propra esperantlingva teksto, se ĝi ankoraŭ ne estas. Cetere: Ĉu vi konscias ke fakte parto de kreo de nova teksto estas aldoni esperantajn nomon kaj priskribon ankaŭ en vikidatumaro? Kompreneble tio ne devas okazi tujtuje, sed por ne poste forgesi, estas plej saĝe fini la kreon de nova teksto per kompletigo de la informoj en vikidatumoj. Mi nun aldonis priskribon "vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Ploskovice" en vikidatumoj, sed kompreneble tia kompletigo ne nur necesas ĉi tie sed en ĉiuj novaj tekstoj... ThomasPusch (diskuto) 09:49, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Montru al mi kie oni postulas tion. Vi faris multajn tiajn sensencajn alidirektigilojn. Estonte faru alidirektigilojn el ĉiuj ruĝaj germana setlejoj al via nomo. Via faro estis nenecesa kaj tute senbezona. De kie vi scias, ke mi ne daŭrigu. Kaj se ruĝaj ligiloj incitas vin kiel ruĝa flago al taŭro, bv ne rimarki ilin aŭ ktreu novan artikolonlaŭ ili, ne alidirektigilon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:54, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Aldono: Ruĝaj ligiloj estas instigilo por krei artikolon sed ne alidirektigilon aŭ forviŝi ilin. Vi detruas laboron de aliaj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:58, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]