Diskuto:Terpoma skarabo
Etoso
Mi proponas enmeti la vorton "mondskale" anstataŭ "dismonde", kiun mi ne bone komprenis.
Pripensoj: Laŭ PIV ekzistas "dis" kiel prefikso "esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversaj direktoj" aŭ samsignifa "memstare uzata morfemo: disa". Do, "dismonda" logike eble povus signifi ion kiel "for el la mondo" aŭ "malkunigita/ dividita de la mondo", ĉu ne? – Bedaŭrinde por la terpomkulturistoj, la skaraboj tute ne estas for el la mondo, sed amase troveblaj (de, en) sur grandegaj kontinentopartoj de la norda duonglobo…