Saltu al enhavo

Diskuto:Timo Boll

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la esperantlingva artikolo pri Timo Boll laŭ la nuna stato estas ruĝa ligilo al neekzistanta foto Dosiero:PZTS-Timo Boll.jpg - probable tie antaŭe estis foto de la komunejo, kiun iu forigis pro licencaj duboj. La foto Dosiero:Timo Boll.jpg uzata en la germana vikipedio ŝajnas laŭlicence neriproĉebla, pro tio mi transportas ĝin ĉi-tien. Ĉar en la komunejo bildoj foje estas pli rapide forigitaj ol eblas ilin alŝuti, kaj sufiĉas sablero de dubo por pravigi forigon, mi preferas ne transporti ĝin de la germana vikipedio al la komunejo, sed ĉi-tien: Eblus riproĉeti, ke malgraŭ la eksplicita permeso de la organizaĵo ITTF tamen restas dubo, ĉar ne persone nomatas fotisto kiu ankaŭ eksplicite donus sian permeson, aŭ mi ne scias kian dubon eblus trovi...

Tamen en la esperantlingva artikolo la ruĝa ligilo al neekzistanta foto estu riparata, kaj jen mi rapide solvis tion.

ThomasPusch 15:08, 5. Feb 2010 (UTC)


PS: Interese estas, ke ankoraŭ vico da pliaj vikipedioj uzas la subite neekzistantan foton Dosiero:PZTS-Timo Boll.jpg: la ĉeĥa, hispana, finna, itala, japana, latina, nederlanda, portugala, sveda, ĉina vikipedioj kaj la angla vikivortaro....

Eĉ se oni per "rapida forigo" elprenas foton el la komunejo, necesas antaŭe forigi ĉiajn uzojn en la vikimediaj projektoj... Jen iu vere fuŝis!


PPS: Post iom da klikado la komunejo informas:

16:31, 25 January 2010 Masur (talk | contribs) deleted "File:PZTS-Timo Boll.jpg" ‎ (No OTRS permission)