Diskuto:Tokiaj specialaj kvartaloj
alinomigu
[redakti fonton]al Tokiaj specialaj kvartaloj anstataŭigante alidirektilon? Oni ne povas imagi japanan lokon per la nuna titolo Specialaj kvartaloj--Salatonbv (diskuto) 02:12, 25 Jul. 2014 (UTC)
Mi legas ke la administraj unuoj individue nomataj Ku (区 [ku]) ĉi tie estas "tradicie tradukitaj al Esperanto per la vorto kvartalo". Tio certe eblas, ĉar laŭ PIV kvartal/o estas simple "parto de urbo, prezentanta ian specialecon de funkciado aŭ de loĝantaro". Sed almenaŭ ekster Japanio sub kvartalo oni ĝenerale komprenas iun urban unuon multe pli etan ol tio kio ĉi-tie estas celata, iujn kelkajn stratojn kiuj havas apartan unuecan aspekton de fasadoj aŭ kie grupiĝas homoj de aparta kultura deveno. Ni komparu la same pli grandajn urbojn Londono kaj Parizo. La unua konsistas el 23 , kaj ene de tiuj estas , kiuj unuope ankoraŭ pli grandas ol multaj aliaj urboj de Britio, kaj same la dua dividiĝas al 20 (la artikolo tuj klarigas ke "20 arondismentoj = distriktoj"), kaj ene de tiuj estas , ankaŭ multaj pli grandaj ol urboj de Francio ekster Parizo. La nomigo de "tokiaj specialaj kvartaloj" do por ĉiu esperantisto ekster Japanio (eble ekster Tokio) ŝajnas esti grandioza maltroigo, kvazaŭ riĉulo nomas sian luksan jaĥtegon "mizera boataĉo" aŭ sian brilantan pompan aŭtegon "eta ĉareto". Tio gramatike ne estas malpermesata, mi nur atentigas pri la efiko. Sed alternativo en Tokio nur estus esperantlingve nomi la urbopartojn "specialaj urbodistriktoj de Tokio" aŭ fakte "...urbopartoj de Tokio", kio - pri tio mi konsentas - estus multe malpli eleganta kaj pli longeta vortumo ol "tokiaj specialaj kvartaloj" - kaj mi ankaŭ sen skriba referenco kredas la argumenton ke la japanaj kvartaloj "tradicie en Esperanto estas tradukitaj" tiel. Nur mi demandas min, ĉu oni ankoraŭ havas esperantan nomon por pli eta urboparto, se "kvartalo" en japaniaj urboj estas tiom grandega unuo. Eble tio ne necesas, eble en esperanta literaturo, gazetaro kaj en vikipedio neniam estos tekstoj pri tiaj "subkvartalaj kvartaletoj"... Ĉiukaze, restas la impreso ke el eksterlando la nomigo impresas kiel lingva "maltroigo", "mal-fanfaronado". ThomasPusch (diskuto) 12:05, 7 feb. 2025 (UTC)