Diskuto:Totala ordo
Aspekto
Pri la termino
[redakti fonton]La termino preferata de la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas totala ordo:
- ord/o Ⅰ.5 ordo estas totala, se por ajnaj elementoj a kaj b validas a ≤ b aŭ b ≤ a.
Simile, la Matematika Vortaro Esperanta–Ĉeĥa–Germana de Jan Werner ankaŭ preferas la formon total/a:
- totala (Esperanta) - totální, úplný (ĉeĥa) - total (germana)
La difino de total/a', laŭ NPIV, estas “ĉion ampleksanta”, kiu estas precize la senco de ĉi tiu artikolo: totala ordo estas tia, kies komparpovo ampleksas ĉion, kiu kapablas kompari ajnan paron. “Tuteca” estas malpli preciza.
La termino “lineara” tute ne taŭgas; totala ordo neniel rilatas al lineara algebro. (Pli bona estus "linia", ĉar fakte totala ordo ŝajnigas aron kiel linion.)
Osteologia (diskuto) 18:21, 4 apr. 2020 (UTC)
- Mi subtenas tian alĝustigon.
- Filozofo (diskuto) 00:37, 5 apr. 2020 (UTC)