Diskuto:Transnistrio
Etoso
--Diddi 18:02, 24. Maj 2006 (UTC)Pardono, de kie vi prenas la nocion "Transnistrio"? Ĉu ne devas esti "Transdnestrio"?
- La rivero en la moldava lingvo nomiĝas "Nistru", kaj tion pluraj lingvoj transprenis en la nomo de la lando. Sed mi konsentas, ke "Transdnestrio" estus pli esperanteca. – Aisano 19:52, 24. Maj 2006 (UTC)
- Transnistrio ne estas bona Esperanta nomo, kvankam ĝi eble sekvas la rumanan lingvon. Fakte, la ŝtateca unuo nomas sin "Ĉednestrio", neniel alie. Krome, Transnistrio havas alian historian sencon: tiel nomadis faŝistoj la multe pli grandan teritorion, kiun devis ricevi Rumanio post la Dua mondmilito. Mi do insistas pri revenigo de la artikolo al la antaŭa adreso. - Slavik IVANOV 07:52, 25. Maj 2006 (UTC)