Saltu al enhavo

Diskuto:Usona Nacia Arboreto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kie en esperantlingvaj referencoj povas kontroli ke ekzistas nomo "Usono Nacia Arboreto"? Se ne estas referenco do mi proponas uzi orginalan nomon "United States National Arboretum". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:09, 20 Sep. 2015 (UTC)

Titoligi esperantlingvan paĝon esperantlingve ja estas permeseble - supozeble neniu esperantisto havus la ideon titoligi parkon kies origina lingvo estas ne-latinlitera en tiu lingvo (ekzemple hebree, koree aŭ ĉine), kaj fari escepton por latinlitere skribataj lingvoj kiel la angla signifus krei nekompreneblan diferencon. Sed: kiel Yves Nevelsteen atentigis en 2020, la vorto "arboreto" en Esperanto ne ekzistas. Li proponis en la koncerna diskutpaĝo, ke la latina arboretum estu arbovartejo. Mi pensas ke kompromise ankaŭ permeseblus la variaĵo arbareto, kiu tre imitas la latinan aspekton, kvankam kompreneble arboretum estas artefarita parko, ne simple iu ajn "arbareto" - sed ĝi konsidereblas subgrupo inter la etaj arbaroj kaj tial la nomo ne malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 10 apr. 2022 (UTC)[Respondi]