Diskuto:Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj
Departmento ne estas Esperanta vorto. La difinoj de "departemento" en ReVo ne inkluzivas tiun ĉi sencon. "Department" en la usona registaro respondas multe pli proksime al "ministerio" aŭ "ministrejo" ol la "departemento". Usonaj registaraj instancoj ne havas "oficialajn nomojn" en Esperanto. --Haruo (diskuto) 02:52, 1 feb. 2018 (UTC)
- Tute prave. Tiel en vikidatumoj listiĝas la "multe pli esperantlingvaj" alternativoj Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj kaj Usona ministerio pri eksteraj rilatoj ("pri" ĉi tie pli bonas ol "por", kaj la formo "eksteraj rilatoj" eĉ donas subtilan referencon al multaj komisionoj pri eksteraj rilatoj de la Esperanto-movado) - ambaŭ formoj almenaŭ funkciu kiel alidirektilo al la nuna titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:58, 3 feb. 2022 (UTC)
- Cetere, pri la artikola historio: 12:55, 22 aŭg. 2016 Kani movis paĝon Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj al Usona Ministerio por Eksterlandaj Aferoj, kun noto "pli ĝuste".
- Kaj: 06:36, 24 dec. 2017 Flugkapitano movis paĝon Usona Ministerio por Eksterlandaj Aferoj al Usona Depart(e)mento de Ŝtato, kun noto "alinomis laŭ oficiala nomo". Al tiu aserto de laŭonidira "oficiala nomo" reagis Haruo supre.
La kritiko daŭre validas
[redakti fonton]La tutsupra kritiko daŭre validas. Kaj ĝi ankaŭ validas por la posteno de la ministro pri eksteraj rilatoj, kiun ni en 35 landoj esperantlingve nomas "ministro pri eksteraj rilatoj", en unu lando "ministro pri eksterlandaj aferoj", tolerebla variaĵo ankaŭ ĝusta, kaj en la 37-a lando malĝuste nomas "sekretario de Ŝtato". Usono estas normala lando, kiel ĉiu alia, kaj ĝi ne meritas, ke ni speciale kreas lingve malĝustajn titolojn kaj kategoriojn, nur ĉar la eraraj nomoj aspektas "pli facile rekoneblaj se oni nur konas la anglan nomon". Tiu fenomeno de eraro nomiĝas "falsaj amikoj", paroj da vortoj en du lingvoj, kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife, estas do miskompreneblaj vortoj.
Vidu la superrigardon en Kategorio:Ministroj pri eksteraj rilatoj laŭ landoj.
ThomasPusch (diskuto) 12:30, 14 dec. 2023 (UTC)
- Kaj do? Necsas fine ripari la fuŝon. Mi renomas la nomon al la stato de 2016, kun laso de la ŝanĝo ministrejo > ministerio de Kani, kun aldona ŝanĝo por > pri (vidu supre), ĉar la vorto ministerio estas kutima vortumo kaj klare dokumentiĝas en PIV, sed sen la anglismaj 4 majuskloj: en Esperanto en kombinitaj vortoj kutime nur la komenca litero estas majuskla, do ekde nun estas Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj. Ankaŭ imageblus laŭ la kategoria titolo Kategorio:Ministroj pri eksteraj rilatoj laŭ landoj nomi ĝin "Usona ministerio pri eksteraj aferoj", sed tio estus nur stila nuanco inter du ĝustaj titoloj. ThomasPusch (diskuto) 18:06, 13 jan. 2025 (UTC)