Saltu al enhavo

Diskuto:Viŝakhapatnam

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

diferenco kaj komparo[redakti fonton]

"Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 2 035 922 loĝantoj.

Bazaj informoj Areo: 540  km² Alto super marnivelo: 0–5 m Loĝantaro: 1 063 100 en 2005"

Ĉu eblas ke la loĝantaro duobliĝis en 6 jaroj? Sj1mor (diskuto) 15:54, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: La nombro de 2011 estas de la (momente lasta) oficiala censo kaj estas bone dokumentita en pluraj retejoj. La nombro de 2005 estas mi-ne-scias-de-kie kaj estis el jaro kiam ne okazis censo, do nur povas esti iu takso. Estas bone kiel estas nun, ne plu mencii la dubindan senfontan nombron de 2005. Skribante pri taksado: pri 2021 estas pli nova taksado de 2 358 412 urbanoj [1] kun referenco, do ne estas diskuto pri tio ke la urbo ankoraŭ kreskas. Tiun nombron mi kun la referenco aldonos al la teksto, sed en la informkesto restu la oficiala nombro de vikidatumoj - certe en la venontaj jaroj okazos nova censo, ĉar la nombroj de 2011 evidente jam ne plu estas aktualaj. Sed tiun censon eblas atendi. ThomasPusch (diskuto) 10:12, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
  1. (11-a de julio 2021) “India statistics: Vizag's population to cross 30 lakh mark by 2035, en la retejo de la gazeto The Times of India”.