Diskuto:Vladimiro fon Ŝmurlo
Kvankam la aŭstra nacia biblioteko (kaj certe ankaŭ aliaj instancoj) lin latinliterigas Vladimír Szmurlo, e-lingva latinliterigo de la rusa nomo (laŭ ekzemplo i.a. de la materialoj de BET 38)[1] pli taŭgas. --ThomasPusch (diskuto) 21:53, 11 Sep. 2013 (UTC)
Referencoj
[redakti fonton]- ↑ Alīda Zigmunde: Esperanto en Latvio (1889–1960) (arkiva versio)
Bildo
[redakti fonton]La bildo pri li estis forigita el la vikimedia komunejo en 2020 kun angla noto "no indication of early enough PUBLICATION to be PD" (neniu indiko pri PUBLIKO sufiĉe frue por esti publika havaĵo). Ne plu konatas kiu estis la alŝutinto kaj certe ne sufiĉe konkrete indikiĝis kio estis la konkreta fonto de la dosiero. Tamen ĝenas ke nun la dosiero estas tute ŝlosita en la komunejo - tiajn bildojn estus pli inteligente unue alŝuti al la esperanta branĉo kaj nur poste de tie transferi al la komunejo, se en la momento de transfero oni certas ke la dosiero estos sekura tie (kompreneble tio povas ŝanĝiĝi ene de malmultaj semajnoj). ThomasPusch (diskuto) 20:02, 5 aŭg. 2024 (UTC)
- Mi petis malforigon en la komunejo, sed tiaj petoj kutime ne havas grandan ŝancon... ThomasPusch (diskuto) 20:33, 5 aŭg. 2024 (UTC)