La distrikto Ĉernjaĥovsk (ruseЧерняховский район, latinliterigite Ĉernjaĥovskij rajon) estas municipa distrikto en la centra parto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 286 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 51 947 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ĉernjaĥovsk, cirile Черняховск, ĝis la jaro 1945germane nomita Insterburg.