Distrikto Bayreuth
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Frankonio |
administra sidejo: | Bayreuth |
areo: | 1 273 km² |
loĝantoj: | 104702 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | BT |
Municipokodo: | 09472 |
Komunumoj: | 33 |
Administreja adreso: | Markgrafenallee 5 95448 Bayreuth |
Retejo: | www.landkreis-bayreuth.de |
Situo ene de Bavario | |
![]() |
La distrikto Bayreuth (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Bayreuth estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. En la distrikto sur areo de 1 273 km² fine de decembro 2022 loĝis 104 702 homoj; do meznombre 86 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Bayreuth estas signita per 10.

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ la iro de horloĝo) Kulmbach, Hof, Wunsiedel, Tirschenreuth, Neustadt an der Waldnaab, Amberg-Sulzbach, Nürnberger Land, Forchheim kaj Bamberg. La distrikto Bayreuth komplete ĉirkaŭas la samnoman urbon, sed ne inkluzivas ĝin.
![]() |
kastelo Aufseß | Aufseß |
Palaco Fantaisie | komunumo Eckersdorf | |
kastelo Freienfels | Hollfeld | |
Hollfeld | Hollfeld | |
![]() |
kastelo Wiesentfels | Hollfeld |
![]() |
Pegnitz | Pegnitz |
burgo Pottenstein | Pottenstein | |
![]() |
Teufelshöhle | Pottenstein |
![]() |
Tüchersfeld | Pottenstein |
burgo Waischenfeld | Waischenfeld |
|