Distrikto Göttingen
Aspekto
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Göttingen |
Areo: | 1 117 km² |
Loĝantoj: | 328 458 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 234 |
Aŭtokodo: | GÖ |
Municipokodo: | 03159 |
Komunumoj: | 29 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Göttingen (aŭtokodo GÖ, germane Landkreis Göttingen, prononco [LANTkrajs GØTingn] aŭskulti) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Göttingen. En sia nuna formo la administra unuo ekestis la 1-an de novembro 2016 per fuzio de la antaŭa distrikto Göttingen kaj de la antaŭe oriente najbara distrikto Osterode.
La nova distrikto havas areon de 1 753 km² (antaŭ la fuzio temis pri 1 117 km²), kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 328 458 loĝantojn.
Partneraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj Arkivigite je 2003-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
|
|