Distrikto Gdansko
Aspekto
Distrikto Gdansko | |||
Pola nomo | powiat gdański | ||
| |||
Distrikto | |||
---|---|---|---|
Provinco | Pomeria provinco | ||
Ĉefurbo | Pruszcz Gdański | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | - | ||
kampaj | 7 | ||
Urbeco | 28,28 | ||
Areo | 793,17 km2 | ||
Loĝantaro | 118489 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 149/km2 | ||
Aŭtokodo | GDA | ||
TERYT | 6.22.29.04.00.0 | ||
Estro | Stefan Skonieczny | ||
Adreso de estraro | ul. Wojska Polskiego 16 | ||
Poŝtkodo de estraro | 83-000 | ||
Telefono de estraro | 58 683-53-90 | ||
Fakso de estraro | 58 683-48-99 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat-gdanski.pl | ||
La distrikto Gdansko - pole powiat gdański - estas distrikto en la administra provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando, fondita komence de 1999. Ĉefurbo estas la urbo Pruszcz Gdański (jen pole, germane Praust, kaŝube Pruszcz, Pruszcz Gduńsczi, kiu situas iom sude de la tiel nomata Triurbo el Gdansko, Sopot kaj Gdynia. La urbo Gdansko mem, kiu donis la nomon al la distrikto, ne apartenas al la distrikta areo, sed najbaras norde. Fine de 2019 en la distrikto vivis 118 489 loĝantoj.