La distrikto Girne estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita je samnoma subdistrikto kaj aldone ja la komunumo Çamlıbel.[1] Administra centro de la distrikto estas la urbo Kirenia, greke nomata Κερύνεια [Kerineia], turke Girne. En 2006 en la distrikto vivis 62 158 loĝantoj.[1] La plej altranga oficulo de la distrikto turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomatas kaymakam.